Mi ne bezonas amikojn
Mi havas averton ĉe la kapo de ĉi tiu blogo por averti vizitontojn pri mia ĝeneco. Mi nuligis miajn kontojn laŭeble en sociaj TTT-ejoj.
Mi antaŭe plendis pri la manko de amikoj. Certe mi ŝatus esti ordinara. Sed kiam oni estas tiom netolerebla kiom mi, tio ne estas eblo.
Mi volas diri mian decidon. Mi decidis, ke amikoj–veraj amikoj–estas neeblaj. Antaŭ kelkaj semajnoj mi parolis al Ronda en la biblioteko de la altlernejo, dum mi atendis la grupanojn por nia grupa parolo. Post mi estis Marko, viro kiun mi antaŭ proksimume du jaroj ametis, sed je tiu tempo forkuris de mi rekte post kiam mi demandis, kiel li fartis (tio estis tiom malĝentila). Mi ankoraŭ opinias lin amorveka, sed mi evitas lin. Post kiam li iris al elpruntis la librojn, mi diras, kiel li traktis min, kaj ŝi diris, “Marko estas stranga”.
Ronda kaj nia kuna amikino Marnjo jen estas afablaj kaj jen ignoras min, nomas min mensogulo, k.t.p. Mi ne sentas, ke mi plu estu en tia malbona interrilato.
Lastsemestre Vilĉjo iam parolus al mi. Mi sciis, ke li ne efektive ŝatis min, sed mi malgraŭe sidus kun li. Post la semestro mi invitis lin kiel amikon en MySpace. Surprize li allasis. Mi sendis al li mesaĝon al kiu li neniam respondis. Pli malfrue li forigis min el lia amika listo. En altlernejo li ignoris min. Ĵuse li refoje estas estanta afabla, sed mi ne pardonas lin. Hieraŭ mi vidas lin kaj mi ŝajnigis legi ion dum li pasis. Tiam mi iris al alia etaĝo por tute eviti lin. Mi ne bezonas lin kaj lian falsan toleron.
Ankaŭ hieraŭ pli malfrue dum mi atendis la antaŭan klason eliri, Marko pasis min kaj ridetis. Mi ignoris lin. Ankaŭ estas tro malfrue; se li estus afabla, li havis ŝancon antaŭ du jaroj. Mi ne bezonas lin, aŭ Vilĉjon, aŭ Rondan, aŭ Marnjon, aŭ iun ajn alian falsan amikon. Homoj estas aĉuloj, kaj mi devas konscii tion. Nun, mi povos daŭrigi la vivon kaj scii, ke mi neniam havos amikojn, kio estas pli bona ol la mistrakto de homoj al mi. Ĉi tio memorigas min, kial mi ne eliris la domon dum pli da jardeko. Sed mi devas, kaj konscias, ke mi estas pli feliĉa homo, kiam mi ne havas la problemon de homoj. Restanta for de sociaj TTT-ejoj estas verŝajne la plej bona afero, kion mi longe faris.