La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-apr-23

Mi estas akceptita

Arkivita sub: Laboro, Libera Programaro, Programado de Keĉjo je 08:26 UTC

Mi estis akceptita al Google’s Summer of Code (La somero da kodo de Guglo), kutime mallongigita al Soc. Mia patrino opinias, ke ĝi estas trompo, sed mi riskiĝos.

Mi estas unu el dek studentoj akceptitaj en WordPress. Mia posteno estos realigi pli facilajn ŝablonetikedojn. Aliaj bonaj ideoj estis pli bona tradukosistemo kaj fadenigitaj komentoj. Mi ne havas la paciencon por realigi la unuan aŭ la scion de SQL por la dua. Sed mi kontentegas, ke iu realigos ilin.

Mia mentoro estas Andy SKELTON. Andy salutis al mi Esperante; mi ne certas ĉu li scipovas Esperanton ĉu li serĉis la reton por traduko (tio estus bona kutimo por saluti alilingvajn akceptitojn). Eble Esperanto akiris por mi la postenon.

Mi surpriziĝis, ke mi akiris la postenon. Post kiam mi sendis la peton mi vidis blogeron de Matt pri la uzo de la kromprograma dosierujo por reteni la malpezecon de WordPress. Laŭ mia scio de lia blogero mia propono estu realiganta kiel kromprogramo (kiu fakte estus pli facile).

Ekzistis 84 homoj, kiuj petis Soc-an postenon en WordPress; nur 10 akiris postenojn. Laŭ blogero de Lloyd BUDD, la disvolvantoj konsilas, ke la malakceptitoj blogas pri siaj ideoj kaj provas realigi ilin (senpage). Mi povas nur imagi kiel lama estas la aliaj, ĉar la mia ne estis bona (maltroigo).

Mi ankoraŭ devos sendi al Guglo impostan formon kaj mian kursohistorion. Guglo preferas, ke studentoj faksas al ili la dokumentojn. Sed mi ne havas faksilon. Eble mi povas uzi faksilon ĉe la altlernejo. Aŭ eble mi sendi ĝin per retpoŝto (kiu esta eblaĵo, sed estas laŭ ili nesekura).

Komentoj


  1. Fajro skribis (per Mozilla Firefox Mozilla Firefox 2.0 kaj Linux Linux) — 2007-apr-23 je 09:51 UTC

    Gratulon!

Reenaĵoj

Neniuj reenaĵoj

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. TrackBack URI

Komenti

Motorata per WordPress 2.6.3

Bad Behavior has blocked 41 access attempts in the last 7 days.