La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-feb-14

Mia nova TTT-fotilo

Arkivita sub: Blogo, Esperanto, Komputiloj de Keĉjo je 19:57 UTC

Kiel mi diris, mi aĉetis TTT-fotilon. Ĝi estas Logitech Quickcam Communicator STX. Laŭ la Amazon.com-a paĝo, ĝi estas kongrua kun Linukso.

Supozeble ĝi funkcias en Linukso sen peno. Certe mi konektis ĝin en la USB-pordon, kaj mia vizaĝo senprobleme aperis en wxCam. Tamen ĝi ne malkovris sonon.

gnome-sound-recorder ankaŭ ne malkovris sonon, do mi elŝutis per apt-get la programon Audacity. Ĝi funkcias, sed ne per la aŭtomata mikrofona organo. Mi ŝanĝis la organon al /dev/dsp1, kaj mi povis registri mian voĉon en Audacity.

Supozeble oni povas interbabili kun homoj per Skype en Linukso, per la TTT-fotilo. Mi planas elŝuti Skajpon kaj provos trovi iujn Esperantistojn. Espereble mi povos pli bone kompreni Esperantan interparoladon ol la novaĵ-elsendojn.

Mi ankaŭ fotis min per la TTT-fotilo kaj ĝi nun estas la foto en la flanko. La problemo estas, ke la tuta bildo ne aperos je la grandeco de la TTT-legila fenestro kaj la nombro da rastrumeroj de mia ekrano ĉe mia komputilo. Se vi havas pli grandan fenestron kaj nombron da rastrumeroj, vi verŝajne povos vidi la tuton. Mi provos esplori kaj ripari la problemon.

Komentoj

Neniuj komentoj

Reenaĵoj

Neniuj reenaĵoj

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. TrackBack URI

Komenti

Motorata per WordPress 2.6.3

Bad Behavior has blocked 42 access attempts in the last 7 days.