La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-jan-26

CSS3 en Operao

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 00:26 UTC

WaSP raportas, ke estos plibonigoj de la tria nivelo de CSS en estontecaj eldonoj de Operao. Mi havas eldonon 9.10 de Operao kaj ĝi ne havas tiujn trajtojn, do eble pli malfrua eldono havos ilin.

Surprizinde Operao ne havas la plej ampleksan regon de CSS. La motoro Geko (uzata de Fajrovulpo i.a.) regas pli da ecoj ol Operao, sed supozeble Operao pli plene regas ilin. La prezidanto de la kompanio, kiu muntas Operaon estas unu el la verkistoj de la CSS-aj specifoj.

2007-jan-24

Malĝojiga nokto

Arkivita sub: Amikeco, Edukado, Vivo de Keĉjo je 22:12 UTC

Je lasta nokto en la algebra kurso ni moviĝis al la sama klasĉambro en kiu la anglalingva kurso kunsidiĝas dum la ponto programo.

Sed tio estis malĝojiga, ĉar kiam mi eniris la ĉambron, la tornistro de mia amiko Davido ne estis tie. Kaj nek li nek mia amikino Nancio eniris. Mi iĝas malĝoja kaj soleca; kielete dezerta domo aŭ io simila.

Sed mi sendis al Davido peto por amikeco en MySpace, do espereble ni povas resti interkontaktan. Ankaŭ espereble la sento de malĝojigo elpasos.

La unua semajno en la altlernejo

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 19:49 UTC

Nenio vere raportinda. Mi havas kvar kursojn: Disvolva Algebro, Skribado, Excel kaj Access (komputilaj programoj), kaj Kultura Antropologio. Mi bone faras en ĉiuj el ili escepte de Kultura Antropologio. Ĝi estas reta kurso, kiu estas pli malfacila. Eble mi blogos pri miaj problemoj kaj mesaĝos al la aliaj studentoj por kunhelpi unu la alian.

Mi havas du samajn samklasanojn el la ponto: unu en algebro kaj skribado, kaj alia ankaŭ en skribado. La instruistino de Skribado volis, ke ni akiru la retadreson de du aliaj studentoj, do mi akiris iliajn (mi ne publikiĝos ilin, min pardonu).

Pri la pliigado de la minimuma salajro

Arkivita sub: Politiko de Keĉjo je 05:36 UTC

En Usono ni havas aferon nomatan “minimuma salajro” (angle minimum wage), kiun dunganto devas pagi al dungito. La kvanto da mono estis establita en la 1960-jaroj, sed ne kreskis je la sama kvanto kiel inflacio. Nun, ekzistas klopodo por plikreskigi ĝin.

Iuj kontraŭstaras ĉi tion, inkluzive de du helpantoj de WordPress: Michael kaj Mark. Ambaŭ el ili proponas, ke salajro devas esti nur inter dunganto kaj dungito. Aldone Mark diris, ke la salajro estas tro alta por senruza laboro. Michael aliflanke tro forte parolas kontraŭ socialismo.

Tamen, mi malkonsentas kun Mark (kaj Michael, sed mi jam komentis al li). La laboristoj senruzaj estas la specifa speco da homoj, kiuj bezonas protektiĝi kontraŭ la avaraj “monstroj” (kiel Wal-Mart, inter aliaj) de kapitalismo. Kaj tiuj homoj ankaŭ havas familiojn. Fakte ili eble penas pli bonan okupon, sed devas partatempe labori en “mininuma salajro” laboro; ankaŭ pripensu needzinĝitan patrinon, kies gepatroj senhejmigis ĝin. Ĉu ŝi kaj ŝia infano meritas malsatadon kaj eble morton?

Ne senkoru!

2007-jan-23

La dua okazo

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 21:38 UTC

Ĉi tiu estas la dua okazo en kiu Bad Behavior ŝtopis, ke mi afiŝus. Mi ne certas, ĉu mi rakontis la unua okazo.

Mi scias, ke ĉi tio estas pro tio, ke mi havas dinamikan (ŝanĝiĝeman) IP-adreson, sed ĝi estas koleriga. Ne sendu al mi trudmesaĝojn antaŭ ol mi reebligu la kromprogramon Bad Behavior.

WordPress 2.1 haveblas

Arkivita sub: Libera Programaro de Keĉjo je 21:17 UTC

Oni anoncnis, ke la plej alta eldono de WordPress, 2.1 haveblas. Mi antaŭe provis antaŭeldonon de ĝi kaj ĝi ne bone funkciis. Ni esperu, ke la la fina eldono ja bone funkcias.

Verŝajne mi provos ĝin, kiam mi akiros iun libertempon. Eble la disvolvantoj riparis la problemojn pri komentado kaj eĥosonado en 2.1. Se tio estas problemo de WordPress kaj ne nur tion, ke uzantoj de WordPress estas pli emaj malaprobi komentojn kaj eĥosonadojn.

2007-jan-22

Mi plu aktualigis

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 04:41 UTC

Ho, ĝuste kiam ni kredis, ke sekuris por blogi, nova eldono de WordPress (2.0.7) alvenis. Evidente oni diris malveraĵon pri WordPress 2.0.6.

Mi ankaŭ aktualigis Bad Behavior al 2.0.9 kaj Get Recent Comments al 1.5.3.

Ĝis!

2007-jan-16

Unua tago de mia unua duonjaro en la altlernejo

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 18:38 UTC

Mi verŝajne skribos al miaj lojalaj legantoj pri tio, kio estos okazinta.

2007-jan-13

Fina tago de la ponto

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 16:45 UTC

Ĵaŭdo estis la fina tago de la “ponto” programo. Ne multe dirinda okazis. Ni akiris nian respektivan diplomon, manĝis iun picon (mi en manĝis la postmanĝaĵon pro mia dieto), kaj estis fotita.

Mi ankaŭ parolis al Davido. Mi bedaŭras, ke ni atendis la finan semajnon por amikiĝi. Mi esperas, ke mi pli bone faros en la sekva semestro.

2007-jan-12

La hieraŭa testiĝado

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 22:04 UTC

Hieraŭ mi eliris hejmon kaj iris al la lernejo. Kiam mi alvenis, mia anglalingva intsruistino diris al mi, ke Steĉjo estus donanta al mi la testo. Mi atendis, sed ŝi revenis kaj diris al mi, ke ŝi ne povas trovi lin. Do ni iris al la sekva etaĝo por trovi iun alian. Ni trovis lin, sed li diris al mi, ke estis tro malfrue.

Ni tiam reiris al la antaŭa etaĝo kaj diris al la administristino de la programo pri ĉi tio, kaj ŝi rektigis ĉion. Do, Steĉjo donis al mi la testo, sed estis problemoj.

Unue la programo en la unua komputilo ne funkciis. Due, malfacilis eniri la programon en la dua komputilo. Sed mi finfine eniris la programon kaj testiĝis.

Strange miaj poentoj estis pli malaltaj ol la lasta tempo. Tamen, la diferenco ne estis sufiĉa por malalti la nivelon de matematiko.

Sed mi pli malfrue lernis, ke mi ne devis testiĝi. Ho ve!

La sekva paĝo »

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.