Mi estas uzanta Linukson
Per mia mono el la financa helpo mi povis aĉeti modemon. Nun, mi estas uzanta Linukson. Domaĝe la programaroj, bibliotekoj k.t.p. estas tiom malmodernaj. Mi provas aktualigi la sistemon, sed tio bezonos la tempon.
Multe ŝanĝiĝis ekde mi devis uzi Vindozon, sed mi provos rebonigi la sistemon. Unu bona afero estas, ke mi povas kopii la dosierojn el Vindozo al Linukso (tio estas bona, ĉar la kontraŭa ne veras). Fakte mi ĵus devas modifi mian agordodosieron de mtsend.py por sendi la antaŭan blogeron.
Dum la aktualigo mi intencas elprovi eldonon 2.1 de WordPress.