La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-feb-07

Amikumu

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 09:13 UTC

Ĉiuj en Esperantujo ŝajne estas parolanta pri Amikumu, nova sociareta TTT-ejo, nur en Esperanto. Tio estas interesa, sed oni scivolas pri ĝia sukceso.

Kun estonteca havebleco en aliaj lingvoj, agrabla dezajno k.t.p. ĝi eble estas anstataŭo kontraŭ MySpace, sed tio estas dubinda. MySpace aĉas, sed estas tio, kion ĉiuj uzas.

Unu problemo estas, ke la vojoj uzas anglalingvajn nomojn (ekz-e /users/show anstataŭ /uzantoj/montru).

Multe da bonŝanco al vi, Amikumu!

Ĉu iuj muzikaĵoj povas gejigi onin?

Arkivita sub: Humuro, Religio de Keĉjo je 09:00 UTC

Tiaj usonanaj fundamentistoj denove estas disvastiganta kuriozajn (mis)informojn. Je ĉi tiu okazo la informo estas, ke iuj muzikaĵoj povas gejigi onin.

Kiel ni scias, la fundamentistoj estas strangaj. Ili rigardas antikvan libron kaj uzas por pravigi malbonajn aferojn ĝin. En la pasintaj tempoj la murdo de sciencistoj kaj sorĉistinoj kaj la sklaveco de afrikanoj; en la nuntempo la murdo de abortistoj kaj la senrajtigado de gejoj.

Tio estas amuza, ĉar ili evidente ne “ricevas la memorandon” pri du pruvitaj faktoj:

  1. Ĉu oni estas geja aŭ malgeja estas determinita en la utero. Oni ne povas ŝanĝi sian seksan orientiĝon dum la vivo. Fundamentistoj asertas tia, sed la aserto estis pruvata malvera. Krome ĉia fidinda psikologia kaj psikiatria organizaĵo malaprobas la t.n. eksgejigaj instalaĵoj por kaj ne malgejigi onin kaj kaŭzi psikologian damaĝon. Denove la konkludo estas, ke gejoj estas psikologie sana; homofobiuloj ne estas.
  2. Tiuj, kiuj malŝatas gejojn aŭ timas gejiĝadon estas gejoj, kiuj ne estas akceptita sian gejecon.

La plej lasta provo: TTT-ejo nomata Amo Laŭ La Vojo De Dio. Domaĝe ili ŝajne ne konscias, kiel amuzega estas ili.

Ĉu en WordPress funkcias komentoj kaj reenaĵoj?

Arkivita sub: Blogo, TTT de Keĉjo je 08:12 UTC

Mi travivas strangaĵojn. Kiam mi komentas blogeron en WordPress-a blogo, la komento kutime ne aperas. Tiu okazas ofte kaj en multaj blogoj de WordPress, sed ne de Blogger, LiveJournal, MySpace k.t.p. Eble mi kolerigis la disvolantojn kaj ili ŝtopis miajn komentojn. Ankaŭ mi havas problemojn kun reenaĵoj kaj en la antaŭmenciitaj blogoj kaj kiam mi afiŝas per XML-RPC.

Simile mia datumbaza kvanto estas uziĝanta. Mi estas pripensanta ŝanĝita al sendatumbaza sistemo kiel Pivot (eldono 1.40.1 ĵus eldonitis), sed tio havas siajn proprajn problemojn.

Ĉu proponoj?

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.