Novaĵoj pri TTT-legiloj
Mia favorata TTT-legilo MaroSimio estis eldonita ekde preskaŭ monato. Sed pri aliaj TTT-legiloj Mikrosofto malkovris iujn detalojn pri IE.next (la venonta eldono de Esplorilo), kaj Netskapo planas eldonon 9.0 (ne nurvindoza kiel 8.x) de sia eksa reĝo de TTT-legiloj.
Mi dubas, ke la milito inter TTT-legiloj (kun ege oftaj novaĵoj) revenos, sed elekto kaj konkurado estas bonaj.