Pli pri mia malpovo de komentado
Mi kredas, ke mi finfine solvis la problemon. Mi ne malpermesas de komentado en blogoj de WordPress. La problemo estas, ke la blogo estas en la domajno farvista.net. Akismet evidente opiniis, ke ĉiuj TTT-ejoj, kiuj enhavas la ĉenon “vista” (la plej lasta eldono de Vindozo) estas spamaj (vendanta kontraŭleĝajn kopiojn de Vista, aŭ simila).
Ĉi tio estas problema, ĉar multaj blogoj estas en la servilo. Ja, 100Webspace estas rekomendita gastigantaĵo de WordPress, do la ŝtopigado de eĥosonado fare de siaj klientoj ne estas malgranda problemo.