La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-feb-14

Tago de Sankta Valentino

Arkivita sub: Amo de Keĉjo je 08:23 UTC

Mi estas tiom malgaja. Hodiaŭ estas la Tago de Sankta Valentino en Usono. Ĉi tiu tago memorigas Sanktan Valentinon, sanktulo ĉe antikva Romio, kiu kontraŭleĝe edzigis soldatojn. Bedaŭrinde ni sen “gravaj aliuloj” malgajiĝas ĉe ĉi tiu tago. Espereble je la sekva jaro mi havos koramikon. Ĝis.

Reta ekskoramiko

Arkivita sub: Amo, Gejeco, TTT de Keĉjo je 08:02 UTC

Antaŭ du semajno viro kontakis min post kiam si trovis mian profilon ĉe socia TTT-ejo. Ni babilis per tujmesaĝilo. Mi estis enama, sed tio ne daŭras tiom longe. Li tro agrable kondutis. Komence mi estis vere enama, sed baldaŭ li ŝajnis tro agrable, kaj tio estis timetiga. Kiam li petis monon, mi finis la rilaton. Nu, mi havas neniun koramikon kaj mi ne eĉ eksvirgiĝis. Ho ve!

Kelkaj atentindaĵoj

Arkivita sub: Sano, Scienco de Keĉjo je 07:27 UTC
  • La unua estrino de la novangluja universitato Harvard. Mi ne certas, ke mi zorgas.
  • La unua kvantuma komputilo. Mi nepre zorgas.
  • Eventuala vakcino kontraŭ aidoso ektestiĝas.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.