Pli da neĝado
Mi malŝatas la vivon en la meza parto de la duonsfero dum la vintro. Mi certas, ke la vetero estas pli malbona pli norde (aŭ pli sude en la alia duonsfero). Mi ŝatus vivi pli proksime al la ekvatoro.
Ni ricevis pli da neĝo. Tamen, la altlernejo ankoraŭ ne estis fermita; tio estis bedaŭrinde, ĉar mi havis skribadon. Mi esperas, ke la vetero baldaŭ pli varmos.