La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-apr-15

NHA

Arkivita sub: Lingvo, Politiko de Keĉjo je 21:16 UTC

Estas sistemo nomata NHA (Nova HelpAlfabeto), freŝa celo askiigi Esperanton. En NHA, ekzistas multaj ŝanĝoj. Unu el la ŝanĝoj estas, ke j estas anstataŭigita per y (ekz-e kay anstataŭ kaj) kaj ĝ per j (pajo anstataŭ paĝo).

Mi ne ŝatas ĝin. Se ekzistas problemo oni povas uzi la h-sistemon (aŭ la x-sistemon). Preferinde estas uzi la supersignojn; ni lernas per la supersignoj, kaj ĉiaj surogataj sitemoj estas fremdaj. Alia problemo estas etimologio: paĝo estas facile rekonebla por la lingvanoj de la franca, la angla k.t.p. Tamen pajo ne estas. Laŭ mi ĉi tiu estas movado al Ido; NHA-istoj, estus pli facile nuntempe moviĝi al Ido.

La vera solvo: plibonigu la teknologion por ebligu la uzon de supersignoj en ĉiaj aparatoj.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.