Estonteco de la blogo
Mi alĝustigis la etoson kaj la kromprogramojn. Mi alŝutis matematikobazitan kontraŭspamilon, sed mi devos aktualigi la etoson por ebligi ĝin. Tio kaj alĝustiganta la kalendaron por triliteraj mallongigoj de la tagoj (la parametroj de la funckio ŝanĝiĝis) estos alŝutitaj kiam eldono 2.2 de WordPress estas disponebla.
Ankaŭ dirinde estas, ke kechjo.cogia.net nun estas establigita (por kreii novan esperantan kromnomon kaj por eviti la filtrilojn de Akismet (mi devas memori ne komenti en la blogoj de la gravuloj aŭ almenaŭ ne donanta mian TTT-adreson, kiam mi komentas)) kaj almontras al la saman dosierujon en la servilo kiel zooplah.farvista.net. Mi ĝisdatigos la ligilojn, kiam mi promocios mian servoplanon (por neniuj reklamoj kaj por la kapablo de retpoŝti min). Mi ankaŭ volas vera domajnnomo kun supersignoj, sed mia gastigantaĵo ne lasas neaskiajn signojn kaj ne donas al gastoj popersonajn IP-ajn adresojn.