La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-apr-26

Printado en Linukso

Arkivita sub: Komputiloj, Libera Programaro de Keĉjo je 09:14 UTC

Mi finfine instalis printilon por Linukso. Nun mi ne plu devos retpoŝti aferojn al mi kaj tiam printi ilin en Vindozo.

La problemo estas, ke mi akiris printilon disde mia patrino. Ĝi estas printilo Lexmark (vendita kiel Dell), kaj ekzistas nur duumaj peliloj. Do mi devis elŝuti la RPM-dosieron. Post kiam mi elŝutis ĝin, ĝi ne instaliĝos, ĉar ĝi anticipis pli malnovan eldonon de TCL/Tk ol mi havis. Ho, la problemoj!

Sed mi simple kreiis simbolajn ligilojn por la dosieroj. Tiam mi nur sekvis la insrukciojn por agordi la pakaĵon CUPS por ĝi. La problemo okazis, kiam mi volis printi impostilon el XPDF. Mi devis konservi kiel PS-dosieron kaj tiam uzi la komandlinion. Mi devis traserĉi la manlibron por solvi, kiel fari tion.

Esplorilo ankoraŭ aĉas en eldono 7

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 08:30 UTC

Antaŭ kelkaj tagoj mi estis en la komputila laboratorio de mia altlernejo. Netskapo ne estis ĝuste funkcianta, do mi lanĉis Esplorilon. Nu, mi uzas la klavaron Dvorak, sed Esplorilo ŝanĝas la klavaron reen al la defaŭlto je ĉiu nova paĝo. Ĝi aĉegas! Bonvolu uzi pli bonan TTT-legilon kiam eble.

La faksaĵo estis ricevita

Arkivita sub: Vivo de Keĉjo je 07:07 UTC

Nu, la faksado funkciis. Mi informiĝis ĉe la stirtabulo de Guglo, ke oni ricevis miajn dokumentojn. Do, ĉio estas bona, kaj espereble mi havos kvin cent dolaroj en ĉirkaŭ monato. Mia vivo nun pliboniĝu.

Mi faksis al Guglo miajn dokumentojn

Arkivita sub: Laboro de Keĉjo je 03:01 UTC

En mia antaŭa blogero mi menciis, ke mi devis sendi dokumentojn al Guglo. Nu, evidente la printilo de mia patrino havas faksilon. Mi provas uzi ĝin, sed mi ne scias, ĉu mi ĝuste uzis ĝin.

Guglo ricevis aŭ kvar dokumentojn aŭ kvar malplenajn paperfoliojn.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.