Mia du-centa afiŝo
Mi antaŭe faris 199 blogaĵojn (blogerojn, paĝojn k.t.p.), do ĉi tiu blogero estas la du-centa blogaĵo. Gratulu al mi, ĉar la plejparto de blogantoj ne daŭras pli ol tri monatoj.
Mi antaŭe faris 199 blogaĵojn (blogerojn, paĝojn k.t.p.), do ĉi tiu blogero estas la du-centa blogaĵo. Gratulu al mi, ĉar la plejparto de blogantoj ne daŭras pli ol tri monatoj.
Mi aktuale uzas la distribuaĵon Mandriva LE (Malpeza Versio) 2005. Tio estas 2,5 jaraĵa. Nu, per la enreta mendilo mi mendis novan eldonon de Linukso: Ubuntu 7.04. Mi aŭdas multajn bonajn aferojn pri ĉi tiu distribuaĵo.
Bedaŭrinde la TTT-ejo listigas nek la programojn nek la lingvojn, kiun ĝi inkluzivas. Mi esperas, ke ĝi inkluzivas Esperanton kaj klavararanĝon Dvorak. Se ne nu, mi povas elŝuti el la reto la dosierojn. Mi ankaŭ uzas la fenestradministrilon WindowMaker, sed mi ne scias ĉu ĝin oni inkluzivas.
Ĝi inkluzivas la labortabulon GNOME, kiun mi ne ŝatas.
Laŭ la TTT-ejo oni devas lasi semajnojn ekde kvar ĝis ses por liverado. Do, mi ne akiros ĝin verŝajne ĝis junio.
Motorata per WordPress 2.7
Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.