Nova Linukso
Mi aktuale uzas la distribuaĵon Mandriva LE (Malpeza Versio) 2005. Tio estas 2,5 jaraĵa. Nu, per la enreta mendilo mi mendis novan eldonon de Linukso: Ubuntu 7.04. Mi aŭdas multajn bonajn aferojn pri ĉi tiu distribuaĵo.
Bedaŭrinde la TTT-ejo listigas nek la programojn nek la lingvojn, kiun ĝi inkluzivas. Mi esperas, ke ĝi inkluzivas Esperanton kaj klavararanĝon Dvorak. Se ne nu, mi povas elŝuti el la reto la dosierojn. Mi ankaŭ uzas la fenestradministrilon WindowMaker, sed mi ne scias ĉu ĝin oni inkluzivas.
Ĝi inkluzivas la labortabulon GNOME, kiun mi ne ŝatas.
Laŭ la TTT-ejo oni devas lasi semajnojn ekde kvar ĝis ses por liverado. Do, mi ne akiros ĝin verŝajne ĝis junio.