Nun oni povas havi statistikon en sia propra blogo, kiu ne estas gastigata de WordPress.com. Oni devas havi ŝlosilon pro la WordPress-a API, ĝuste kiel kun Akismet. Ni esperu, ke ĝi ne aĉas kiel la kromprogramon Akismet. Mia malbona historio kun Akismet estas eta kompare kun aliaj.
Mia ĉi-antaŭa afiŝo temis pri la venonta eldono 8 de Esplorilo. Nun laŭ artikolo en MozillaZine la venonta eldono 9 de Netskapo denove uzos la nomon Navigilo (kiu ankoraŭ estas la populara nomo en Esperantujo).
MozillaZine menciis la rimarkon de eksa netskapa inĝeniero, kiu nomas ĉi tian aferon “varmarka nekrofilio”. Mi ne certas, ke mi komprenas la similecon inter amoro kun kadavroj kaj la troa uzo de nomoj.