La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-maj-09

Ĝisdatigo pri ĉi-duonjaraj rezultoj

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 22:08 UTC

Mi sendube akiris la rezulton A en kaj Disvolva Algrebo (97%) kaj Excel k Access de Mikrosofto (almenaŭ 91%, eble pli pro mia fina testo kaj projekto). Bedaŭrinde Disvolva Algebro estas antaŭaltlerneja kurso do mi nur havas la rezulton S, kaj ĝi ne inkluziviĝos en mia GPA.

En Kultura Antropologio mia nombrado estas 87%, B, sed ĝi fakte dependas de la metodoj de mia profesoro (mi povus atingi A aŭ C). En mia anglalingva kurso (Skribado), mi verŝajne havos la rezulton B, sed mi ne certas. Mi havas rezulton da 91% antaŭ ol miaj lastaj du eseoj, fina prezentado kaj la rezulto de la fino.

Mi plu raportos, kiam la finaj rezultoj estas oficiale eldonitaj.

Terminoj de usonaj lernejoj

Arkivita sub: Edukado, Lingvo de Keĉjo je 19:05 UTC

Antaŭ ol altlernejo, tipe ekzistas tri niveloj: gramatika lernejo, antaŭalta lernejo kaj alta lernejo. Oni akiras elcentan rezulton el siaj testoj kaj alia laboro. La rezultoj estas A (bonega, 94-100%), B (bona, 86-93), C (boneta, 77 -85), D (malbona, 70-76) kaj F (malsukcesa, 0-69). Se oni ricevas la rezulton F (kiel meznombro el la tuto de sia laboro) si devas ripeti la kurson dum la sekva jaro. Kelkaj kursoj uzas la rezultojn S (kontentiga) kaj U (nekontentiga). U estas plejparte la sama kiel F. Ĝenerale ekzistas 13 jaroj en malaltinstruado: infanĝardeno, kaj rangoj 1-12.

En alta lernejo oni enkondukas kreditojn. Ĉiu kurso donas unu krediton kaj oni devas havi specifan nombron da kreditoj por diplomiĝi. Tamen en la plejparto de subŝtatoj oni povas ellasi lernejon je 16-jaraĝo (kiel mi) kaj oni povas ekzameniĝi por abituriento je 18-jaraĝo. Alta lernejo ankaŭ enkondukas la koncepton GPA. A estas 4,0, B estas 3,0, C estas 2,0, D estas 1,0 kaj F estas 0. La fina GPA estas kalkulita per la meznombro de la GPA-oj. Oni devas havi meznmbron de almenaŭ 1,0 por diplomiĝi kaj almenaŭ 2,0 por eniri altlernejon.

En altlernejo (dujara altlernejo, kvarjara altlernejo, kolegio aŭ universitato) estas simile. Oni devas havi rezulton A (90-100), B (80-89) aŭ C (70-79) por suckcese finiĝi en kurso. Tamen la t.n. “disvolaj kursoj” (kursoj je la nivelo de alta lernejo) donas la rezulton aŭ S aŭ U. Altlernejo enkondukas kreditajn horojn (la horojn je ĉiu semajno en la klasĉambro). Ĉiu kurso tipe donas tri kreditojn. La pokursa “kvalitaj poentoj” estas la produto de la kreditaj horoj kaj la GPA. La meznombra GPA estas la kvociento de la kvalitaj poentoj kaj la sumo de kreditaj horoj.

Nun vi neusonanoj scias tion, kion mi signifas per terminoj kiel B, GPA k.t.p.

Mia nova reta koramiko

Arkivita sub: Gejeco, Vivo de Keĉjo je 01:53 UTC

Viro trovis min en socia TTT-ejo. Li nomiĝas Kriĉjo. Ni diris per la TTT-ejo, tiam moviĝis al AIM (kiun ni ambaŭ preferas).

Li estas tre aminda viro. Li asertis, ke li estis ambaŭseksama, sed mi opinias, ke li efektive estas samseksama (si nun konsentas kun mi pri tio). Li loĝas nur ĉirkaŭ 100 mejloj for de mi. Li volas renkonti min, sed mi ne certas, ke mi jam volas riski tion (mi bezonas kaj permesilon por veturado kaj aŭton); mi supozas, ke mi potos mian patrinon kaj espereble ŝi liveros min ĉi tien kaj tiam revenos rehejmigi min post kiam ni finiĝi al nia amrendevuo.

Ni ankaŭ priparolas kunloĝadon (en malmultaj jaroj). Ni edziĝos (eĉ se ne agnoskita de la ŝtato) tiam. Mi kredas, ke Kriĉjo eble estos “la unu”. Pli detaloj estontece.

Mi volas, ke mi povus havi foton de mi kaj mia koramiko en la paĝo “pri mi”. Eble tiamonte.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.