Mi elprovis la kromnomitan programon suiterunner
Nu, mi ĝisdatigis la kopion de la mozila fontoteksto, kiun mi havis en mia komputilo. La eldono, kiun mi havis estis kontraŭ MarSimio 1.0.2. Ja ĝi estis malnova. Nu, mi ĝisdatigis ĝin kaj aldonis al .mozconfig la ĝustajn liniojn por ke suiterunner muntu.
Nu, ĝi ne muntiĝos. Mi devis ŝanĝi la interfaco-ilrimedan agorderon. Post tio ĝi muntiĝis, sed poste mi havis la malnovan interfacon. Do, mi forigis la dosieron en kiu ĝi estis muntita kaj denove muntis ĝin.
Nu, ĝi estas bona. Mi ne ŝatas la aŭtomatan (kaj solan) etoson (Pinstripe), sed supozeble oni portos al la nova ilaro (de Fajrovulpo) la etosojn Moderna kaj Konata (mi ege ŝatas la etoson Moderna). Unu bona afero, tamen, estas, ke la filmetoj de Adobe Flash ne plu kaŭzas, ke mi mortigu la TTT-legilon. La disvolvantoj de MarSimio eble ne fuŝos ĉi tion.