La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-maj-13

Pri la vizito de la Papo en Brazilo

Arkivita sub: Religio de Keĉjo je 04:34 UTC

La Papo ĵus vizitis Brazilon kaj avertis, ke Dio punos fidrogajn vendistojn. Sed ĉu la kristana dio supozeble estas pacema? Certe Li sendis Sian solan naskigitan filon Jesuo Kristo por forigi niajn pekojn (laŭ la kristanoj). Sed ne, la Papo nur parolas pri la fajro kaj sulfuro.

Ŝajne al kristanoj la kulpo de fidrogoj ne kuŝu sur la vendistoj sed sur nur unu estaĵo: Dio. Li kreis la ĉielon, la teron kaj ĉiujn la enhavojn de tiuj. Kristana dogmo asertis, ke homoj estas la kulpo de sia suferado, sed Dio decidis fari mondon kun la povo de suferado. Se Dio ekzistas, Li estas malbona.

Mi malŝatas la aktualan papon. La lasta papo (Johano Paŭla la dua) estis pacema kaj agrabla, sed Benedikto estas la ĝusta malo.

Akismet estas malbona

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 02:23 UTC

Akismet estas malbona

Multaj blogantoj uzas la kromprogramon Akismet. Multaj opinias, ke ĝi estas perfekta kaj permane forigos oniajn komentojn se oni superas sian ŝtopiĝadon kaj informas la blogantojn (tio dufoje okazis al mi). Certe se la perfekta Akismet ŝtopas onin, oni sendube estas nepriskribeble malbona. Tamen ekzistas kelkaj TTT-ejoj, kiuj diras malbonajn aĵojn kontraŭ la fia kromprogramo. Certe oni aŭdu pri la “teruraj rakontoj” en kiu oni devas peti malŝtopiĝadon. Sed ĉu tio funkcias? Mi petis malŝtopiĝi kaj malaprobiĝis.

Tamen mi trovis anglalingvan blogeron pri ĝi. La blogero estas nomata Akismet - La danĝero de kolekta inteligento (kaj kial mi ne uzos ĝin). Mi esperas, ke pli da homoj informiĝos pri la malbono de Akismet kaj ke ĝi ne perfektas.

[Enangligis je 2007-Jun-10]

Akismet is evil

Many bloggers use the plugin Akismet. Many think that it’s perfect and will manually delete your comments if you overcome being blocked and inform the bloggers (that happened to me twice). Surely if the perfect Akismet blocks you, you are, without a doubt, indescribably evil. However, there are a few web sites that say bad things against the shameful plugin. Surely you hear about the “horror stories” in which they had to request to be unblocked. But does that work? I requested to be unblocked and was denied.

However, I found an blog post in English about it. The blog post is called Akismet - The danger of collective intelligence (and why I don’t use it). I hope that more people will get informed about the evil of Akismet and that it’s not perfect.

[Translated into English 2007-Jun-10]

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.