Pri la pronomo ci
Mi ŝatas la pronomon ci. La rezonado de Zamenhof por ne inkluzivi ĝin estis, ke en lingvoj kun distingo inter ununombra kaj multenombra duapersona pronomo la ununombra vorto estas uzata por malrespekto. Tamen Esperanto ne devas kopii la aĉan lingvan uzadon de aliaj lingvoj. Ni povas nur diri, ke “ci” devas esti ununombra kaj montri nenian malrespekton. Simile “ĝi” por personoj nekonataj estas logika, ĝusta kaj bona.