La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-maj-15

Denove pri XHTML 2.0 kaj HTML 5

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 05:22 UTC

Ankoraŭ ekzistas konfliktoj pri la venonta superrega marklingvo. Ĉu XHTML 2 aŭ HTML 5? La plej respektitaj blogantoj pri TTT-normoj subtenas la marklingvon HTML 5, tamen mi pli ŝatas la marklingvon XHTML 2. Mi opinias, ke XHTML 2 havas pli utilajn trajtojn (kaj pli da utilaj trajtoj). HTML 5 havas la elementon canvas por perprogramete pentri bildojn sur supraĵon. XHMTL 2 havas la elementojn nl, section, k.t.p. Unu plendo kontraŭ XHTML estas, ke ĝi ne retenas ŝufican kongruecon kun XHTML 1.1. Sed mi opinias la malon: ĝi enhavas tro da senutilaj trajtoj de HTML. XHTML 2 prezentu la moviĝon al XML, forigante la balaston de HTML.

Laŭ Ian HIXIE (ne la plej afabla homo, kaj unu el la subtenantoj de HTML 5) iu ajn povas aliĝi al la grupo pri HTML 5, sed la grupo pri XHTML 2 estas nurana (aneco estas multekosta). Alia interesa blogero (ĉi tiu de John BACHIR) temas pri la partoprenado de Mikrosofto en la grupo. Kiel mi multefoje priblogis, Mikrosofto pli zorgas pri ĝuste elmontranta malbone faritajn malnovajn TTT-paĝojn ol bone faritajn novajn TTT-paĝojn.

Komentoj

Neniuj komentoj

Reenaĵoj

Neniuj reenaĵoj

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. TrackBack URI

Komenti

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.