POSH
La geuloj ĉe Mikroformatoj (mi ankoraŭ ne komprenas la punkton de tiuj) faris la akrinimon POSH (en la angla “posh” havas la signifon de “eleganta”) por ordinara semantika HTML.
Iuj ŝatas la novan nomon, sed aliaj opinias, ke ĝi tro modernigas la koncepton, ke ĝi havas tro da simileco al la t.n. “TTT 2.0″. Tamen mi dubas, ke la nomo gravos. Homoj, kiuj mislernis la marklingvon en la supera lernejo daŭros misuzi ĝin senrigarde al ajna nomo.