Mi ricevis eldonon 7.04 de Ubuntu
Lasu, ke mi diros al vi la historion. La lumdisko (mistradukita kiel kompakta disko) alvenis en mia poŝtujo. Mi enmetis en mian komputilon ĝin. Ĝi lanĉis kiel “vivan KD-on” (denove mistraduko de “aktualan lumdiskon”; la disko ne estas viva, sed ĝi estas aktuala, la datumo estas aktuale atinganta). En la lumdisko oni povas elekti Esperanton (malbonaj tradukoj kaj ĉio) kaj si povas elekti inter Dvorak internacia (tio, kio operaciumoj realigas) kaj Dvorak malnova (la normo laŭ Ansio).
Kiam mi atingis la dispartigilon, ne ekzistas la ebleco por elekti la konservadon de miaj malnovaj dispartigaĵoj. Do, la disko forigis mian tutan diskon (inkluzive de mia dispartigaĵo vindoza). Do mi devis elŝuton multe da dosieroj.
Esperanto ankaŭ ne bone funkcias. Evidente Ubuntu ne inkluzivas la lokaĵaron. Supersignoj ne funkcias ĉe la konzolo (bonŝance si funkcias en grafikinterfacaj programoj).
Mi ne ŝatas la distribuaĵon Ubuntu. Ĝi estas ofte rekomendita, sed mi scivolas: kiel? Ĝi ne donas al oni la eblecon por elekti dispartigojn, instalontan programaron k.t.p. Bonŝance mia sistemo denove plejparte funkcias. Mi provos ne reenveni ĉi tian inkubon ĝis post diplomiĝo. Sed kiam mi denove aktualigos mian komputilon, mi nepre revenos al Mandriva.