Lewis BLACK pri liberalismo en la amasinformilo
Antaŭ du noktoj la humura novaĵ-televidprogramo La ĉiutaga programo havis interesan eron pri la emo al liberalismo en la amasinformilo. Se vi komprenas la anglan, vidi la vidaĵon kaj legi la blogeron. Resumo sekvas.
BLACK parolis pri Conservapedia, la konservativa konkuranto de Vikipedio, kion oni starigis ĉar ni la legantoj estas tro liberalaj. BLACK do komparas la difinojn de samseksamo ĉe ambaŭ vikioj kaj konkludas, ke la difino ĉe Conservapedia ŝajnas pli plezura.
Li do parolis pri konkuranto de YouTube [ju-tub], kio elŝutas siajn vidaĵojn el YouTube. Li diras, Do, la konkuranto de YouTube estas YouTube
.
Honeste la fundamentismaj kristanoj (la celgrupo de Conservapedia) konfuzas min. Ili kredas, ke oni povas laŭvorte legi Biblion. La problemo estas, ke tiu libro estas tiom ridinda. Se studentoj en kristanisma lernejo faris raporton pri la ĉielo bazita sur la informoj en Biblio (ĝi estas solida, ekzistas akvo super ĝi, Dio malfermas la malfermaĵojn por fari pluvon k.t.p.), si ne sukcese plenumus la kurson. Eĉ la kreismaj doktrinoj inkluzivas aferojn pri evoluo, ke evoluo respondecas pri la diverseco en specioj sed ne pri la kreadon de novaj specioj. Alivorte la konkuranto de evoluo estas evoluo (kun iuj arbitraj limoj).
Kiel la blogo, kiun mi menciis en la unua alineo diris nerekte el Stephen COLBERT, “la realeco havas konatan liberalan emon”.