La demokrata debato
Hieraŭa nokto estis la debato de la usona demokrata partio en la novaĵo-televidkanalo CNN. Mi politike inklinas al la maldekstro, do mi konsentas kun multaj el la aferoj. Morgaŭa nokto estos la debato de la respublikana partio; mi certas, ke se mi spektos ĝin, mi koleriĝos.
Estis pli da kandidatoj ol mi pensis. Mi komence estis porparolanto por EDWARDS [ED-verdz], sed KUCINICH [ku-SI-niĉ] plej bonsurprizis min. Mi konsentas kun li pri la plejparto el la aferoj. EDWARDS havis nebelan bruniĝon kaj OBAMA [o-BA-ma] tro unutonite parolis.
Unu afero pri kiu ĉiuj kandidatoj konsentis, estis ke la milito en Irako devas finiĝi. Alia afero estis enmigrado (precipe el Meksikio). La demando de ĉu la angla estu la oficiala lingvo de Usono enkondukiĝis. Nur GRAVEL [gra-VEL] samopiniis. CLINTON [KLIN-ton] diris, ke ekzistas tro da problemoj pri tio: se vizitanto ne komprenas la anglan kaj doloriĝas, si ne povus helpiĝi, ĉar tradukistoj en malsanulejoj kontraŭstaros la regulon. Nur DODD [dad] diris, ke ni kuraĝigu usonanojn lerni aliajn lingvojn.
Terorismo ne finiĝis, kaj la kandidatoj tre mallaŭdis pri la neefikeco de la aktuala registaro. EDWARDS diris, ke la “milito kontraŭ teroro” estas devizo ne plano. La aliaj kandidatoj ne konsentas.
Alia afero estas sanzorgo por usonanoj, eĉ tiuj, kiuj ne havas sufiĉan monon por pagi kontraŭ ĝi. EDWARDS, CLINTON kaj OBAMA ĉiuj havas planojn por pagi la sanasekurajn firmaojn por kovri la plejparto el usonanoj. Tamen KUCINICH gajnas pro ĉi tio, ĉar li diris, ke la firmaoj devu ne regi la koveradon; tio estu federa. Tio venas baldaŭ post reĝisoro Michael MOORE [MAJ-kl mor] eldonis la novan dokumentan kinofilmon Sicko (Malsanulo), kiu esploras avarecon en la sanzorga industrio.
Alia grava afero estas gejaj rajtoj. Ĉiuj kandidatoj subtenas publikajn gejojn en la armeo. KLINTON, kies edzo proponis la regulon “Ne demandu, ne diru”, diras, ke tiu regulo estis transira en erao en kiu pli malmultaj usonanoj allasis gejojn ol nun. Ĉiuj ankaŭ subtenas neeklezian edziĝon de gejoj, sed ne la religia geja kunedziĝo. EDWARDS diris, ke tio estu la decido de la subŝtatoj kaj kirkoj. Mi ne opinias, ke edziĝo estas bona (en la moderna tempo), sed tiuj, kiuj volas ĝin (pro kio ajn kialo) povu atingi ĝin.