La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-jun-11

Peza ĝisdatigo 2007-Jun-11

Arkivita sub: Pezo de Keĉjo je 22:25 UTC

Je la antaŭa okazo mi diris, ke mi pezis 96,6 kilogramojn. Nu, mia pezo de sabato estis 95,5 kilogramoj.

Ekzistas problemo de pezado. Mi loĝas en Usono, do mia pezilo uzas fundojn. Ankaŭ mi ŝatus raporti mezurojn. Tamen denove en Usono oni uzas anstataŭ centimetrojn colojn. Mi eble komencos ankaŭ konverti kaj raporti tiujn.

Eldono 4 de Moveable Type estos liberigita

Arkivita sub: Blogo, Libera Programaro de Keĉjo je 21:36 UTC

Laŭ Scott YANG (kies bonega programeto mtsend.py mi uzas) eldono 4 de Moveable Type estos liberigita. Nu, Moveable Type (Movebla Prestipo) estas bloga platformo kiel WordPress (VortoPresilo). WordPress estas la platformo, kiun mi uzas.

Kial oni liberigas antaŭe proprietajn programojn? Nu, tia afero okazis ĉe Netskapo antaŭ naŭ jaroj. Tiam Mikrosofto estis superanta Netskapo rigarde la uzadon de TTT-legiloj. Do, Netskapo fondis Mozilon, kiu pli malfrue produktis Fajrovulpon. Mi opinias, ke simila afero okazas ĉe Movable Type; nome ke la konkurado de WordPress (kaj aliaj liberaj blogaj platformoj) necesigas la liberigadon de la fontoteksto.

Tamen restas unu problemo de Movable Type. Ĝi verkiĝas en Perl kaj por uzi ĝin, oni devas ŝangi la uzantajn permesojn en la TTT-servilo. Tamen WordPress, kiu estas verkita en PHP, funkcias sen ajna laboro (ekster alŝutado, krei datumbazon k.t.p.). Ni vidos, kion tio alportos.

Malgarantiilo: Mi ne certas, ke la tradukoj estas ĝustaj. Blogaj platformoj havas strangajn neklarajn nomojn, kiu estas malfacile tradukeblaj.

Bloga kontrolado

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 18:55 UTC

Fojfoje oni vidas blogerojn pri bloga kontrolado, supozeble tre grava parto de blogado: sciante pri oniaj vizitantoj, ilia nacieco, iliaj TTT-legiloj, operaciumoj k.t.p. Fakte mi ĵus malkovris la blogeron 5 plej necesaj blogaj kontroliloj. Tamen mi scivolas, kio estus la uzo de tiaj statitistikaĵoj. Ekz-e se mi malkovrus, ke la plimulto de miaj vizitantoj uzas Esplorilon 6, ĉu mi ŝanĝus mian etoson pro ili? Verŝajne ne. Mia etoso funkcius se ne pro cimoj en Esplorilo. Se oni volas spekti mian TTT-ejon, si povas uzi Esplorilon 7, Fajrovulpon aŭ alian (preskaŭ)modernan TTT-legilon.

Ankaŭ mi scivolas pri AdSense (reklamoj de Guglo). Kiaj reklamoj mi ricevos en ĉi tiu blogo? Ŝajne ekzistas tre malmultaj e-reklamoj. Krome ĉi tiu blogo intenciĝas pro ekzerco, kaj mi ne volas ruinigi per malbelaj reklamoj mian etoson.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.