La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-jun-19

Problemoj pri edukado

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 03:32 UTC

Por enlasi en la altlernejon mi bezonas multe da la mono. Tial mi devas plenigi forumlarojn pro financa asisto. Nu, en la plej lastatempa epizodo de mia vivo, mi sendis la formularon por akiri el la usona impostministrejo pruvon, ke mi estis dum 2006 senlabora. Mi sendis ĝin je la fino de aprilo kaj mi ricevis la dokumenton je la komenco de junio. Sed la dokumento nur diris, ke la informoj ne haveblos ĝis junio dek-kvina. Ho!

Do, mi bezonas resendi la formularon kaj atendi. La problemo estas, ke mia printilo ne funkcias kun Ubuntu. Hoege!

Pli grave estas, ke mia altlernejo devas ricevi la ĉiajn dokumentoj antaŭ ol la dek-kvina de aŭgusto (sed mi verŝajne ne ricevos la impostajn ĝis malfrua julio, kaj tiam ili bezonos aliajn forumlarojn pro tio, ke opinias ke mi estas mensogulo). Mi ne kredas (aŭ eble pli ĝuste: mi ne povas kredi), ke ĉio fariĝos antaŭ ol tiam. Mia vivo fuŝiĝas, mi supozas.

Sed eble altlernejo ne estas por mi. Mi iĝu kelnero, kiel bonaga (stereotipa) gejo. Mi ne scias, kiel homoj edukiĝas per altlernejoj; mi supozas, ke tiuj havas riĉajn gepatrojn. Mi certe ne havas tiajn.

Progreso de SeaMonkey

Arkivita sub: Libera Programaro, TTT-legiloj de Keĉjo je 00:49 UTC

En ĵusa blogero Roberto KAISER (unu el la ĉefverkistoj de la projekto, kaj la respondeculo de la germana traduko) mencias la statuson de la retumilo SeaMonkey (laŭvorte: MarSimio). Nu, mi elŝutis (el CVS) la fontotekston kaj kompilumis ĝin (nun ĝi nomiĝas eldono 2.0apre-a, sed je la antaŭa fojo ĝia eldono estis 1.5a-a) por Linukso. Mia sola plendo estas, ke la etoso Moderna uzas la indiĝenajn fenestraĵojn, sed mi pli ŝatas la Modernan fenestraĵojn. Moderna estas mia plej favorata etoso.

2.0 prezentas la moviĝon al la ilaro de Fajrovulpo. Mi ne komprenas, kial tia moviĝo necesas.

Aliaj ŝanĝoj estas etaj kaj fonaj, do mi ne diskutu tiujn. Tamen interese al homoj, kiuj kompilumas sian propran muntaĵon estas, ke la fontoteksto mozila moviĝos el la aktuala fontodeponeja sistemo CVS al Mercurial (laŭvorte: hidrarga).

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.