Plurlingveco ĉe la Eŭropa Unio, kaj Esperanto
La gazetaro esperantista raportas, ke la estro de la komisiono pri plurlingveco ĉe la Eŭropa Unio (EU) kontraŭas Esperanton. Sed ĉu tio veras? Laŭ mia kompreno li nur volas konservi la plurlingvecon de la EU (kaj tial, tio ne estis atako kontraŭ Esperanto mem). Kompreneble unuflanke la uzo de Esperanto ĉe la EU malkreskus la superregadon de la “grandaj tri” lingvoj (la angla, la franca kaj la germana), kaj helpus pli malgrandajn lingvojn.
Tamen aliflanke se Esperanto estus uzata ĉe la EU, ĉu la EU-anoj uzus aliajn? Mi ne certas, ke mi estus. Se ĉiuj, kiuj mi konas, uzus Esperanton, mi dubas, ke mi iam uzus la anglan. Do, la uzo de Esperanto havas du flankojn. Unuflanke ĝi povas protekti la malgrandajn lingvojn kontraŭ la superregado de la grandaj lingvoj.
Tamen aliflanke ĝi povus mortigi ĉiujn aliajn lingvojn. Diable Esperanto, kial vi devas esti tiom bona?