La franca registaro kontraŭstaras la anglan
La parlamentanoj de Francujo plendis pri la stato de la angla en lernejoj, la registaro k.t.p. Formoj el la angla kiel “sur le web” (en la TTT), “le news” (la novaĵo) k.t.p. anstataŭas la francajn formojn. La parlamentanoj de Francujo vidas ĉi tiun kiel la mortigon de la franca lingvo kaj kulturo (eĉ nomiĝinta la anglan “la malamiko”).
Mi plejparte samopinias kun ili. Mi ne opinias, ke la angla estas la malamiko, sed Usono certe estas. Post kiam Francujo ĉesis en la milito kontraŭ Irako Usono komencis grandan kontraŭstaron kontraŭ Francujo. Krome la usonaj registaranoj estas konataj pro sia emo al policado kaj superregado de la mondo. Mi ne povas kulpigi la francojn pro tio, ke ili ne volas anstataŭigi sian kulturon per la kulturo de usonanoj, la kulturo de rapidmanĝejoj, “realeca televido”, religia frenezeco, avareco k.t.p.
Tamen mi ne plene samopinias kun la decidoj de la franclingvaj akademianoj, kiel la insisto de la vorto “bloc” (bloko) anstataŭ la elangla “blog” (blogo). Nu, mi uzas blogon mem pro tio, ke ĝi estas produkta. Oni povas produkti la vortojn bloganto, blogisto, blogero k.t.p. sen substantivo kaj prepozicio (t.e. verkisto de, fakulo pri, aldonaĵo en, respektive).