Mi spektis la debaton. Ĝi havas kelkajn interesajn aferojn.
Frue en la programo gastiganto Anderson Cooper [AN-der-son KU-per] menciis, kiel oni decidis la kinaĵojn, kiujn montriĝus. Li menciis, ke la nombro da vidoj ne sufiĉas, do oni devis uzi juĝistaron. Tio estas ne tute vera, ĉar oni povus uzi la voĉdonan sistemon.
Dum multe da tempo la kandidatoj parolis pri racismo kaj seksismo. Ni havas nigrulan kandidaton kaj inan kandidaton. La milito en Irako estis longa temo. Usono fuŝis la klopodon kaj ruinis la vivojn de la irakanoj, do ĝuste forirante estas laŭ mi prudenta decido.
Kompreneble sanzorgo denove estis temo. Unu el la ĉefaj problemoj en Usono estas obezo, kiu alkondukas al diabeto kaj aliaj malsanoj. Kompreneble ekzistas aliaj malsanoj, plej notinde kancero. Rilata temo estis la subteno de ŝtataj lernejoj. Ŝtataj lernejoj havas manĝaĵaĉojn kiel sukerplenajn trinkaĵojn kaj ĉipsojn. Laŭ ili se oni forprenis tiujn, la obezo en infanoj malaperos.
Estis ŝataj komentoj pri ŝtataj lernejoj malgraŭ tio, ke ili estas malsukcesaj. La instrua normo estas malalta, do lernantoj devas havi riparajn kursojn en altlernejo, universitato k.s. Ili ankaŭ malbone menciis la edukajn principojn de la aktuala prezidenteco.
Geja interspoziĝo ankaŭ menciiĝis. Mi akordas, ke eklezia geja interspoziĝo verŝajne ne estas saĝa. Tamen neeklezia geja interspoziĝo (kiel la plejparto el la kanditatoj proponas) estas necesa pro la konstitucia rajto de egaleco. Plenaj rajtoj por gejoj dum konservante la disigon kaj dogmon de la eklezio. Aŭ tio aŭ tute finigi malgejan interspoziĝon (kiun mi opinias pli prudenta).
Priparolante eklezion kaj la religion, ĉu la demokratoj estos tiel pia kaj superflue religia kiel la respublikanoj. Verŝajne ne. Ili estas provanta akiri pli da voĉdonoj de religiuloj. Sed ili devos ne ekskludi nin “sendiaj liberaloj”. Sed kiel Hillary CLINTON [HIL-ar-i KLIN-ton] diris, mi preferas, ke oni nomas min progresema (mi volas antaŭe movi, ne konservi seksismajn, racismajn, homofobiajn “valorojn”).