CSS 2.1-a estas kandidata rekomendaĵo
CSS 2.1-a estas ĝisdatigo de CSS 2.0-a. Ĝi alĝustigas la specifon al kiel TTT-legiloj efektive realigas ĝin. Ĝi ankaŭ forigas kelkajn nerealigitajn trajtojn (kiel enfiksitajn tiparojn) kaj aldonas iujn trajtojn (kiel la ŝlosilvorton orange (oranĝa)).
Mikrosofto rifuzis aldoni al Esplorilo 7 regon de CSS 2.1-a pro ĝia nekompleta statuso. Eble kun ĝi en bona stato la sekva Esplorilo inkluzivas ĝin (denove oni povas revi).