Hodiaŭ estas Blogo-Tago. Jen estas kelkaj blogoj:
- Arto BENDIKEN: Mi ne ŝatas la programlingvon LISP, sed BENDIKEN ŝatas ĝin. Eble mi lernos aprezi ĝin per legado de lia blogo.
- Kontenta: La vivo de iranano
- La mondo el mia vidpunkto: La mondo laŭ iu, kiu malsamas de mi; li estas malgejo, zoroastrano, fizikisto.
- Leaving the collapse: Subtenas frenezulon por la sekva prezidento.
- Openswitch: Blogo de pastro pri informatiko.

Mi mensogis al mi. Mi ne povas teni min ĉirkaŭ amorvekaj viroj.
Nu, en Algebro mi pariĝis kun virino por kontroli la respondojn de la alia. Ŝajne havanta fokuson je komputiko estas impresa. Ŝi ne estas la sola homo, kiu opinias, ke mi estas inteligentega ĉar mi konas komputilojn. Tio ne estas vera; estas pli pri izoleco kaj ermitemeco ol intelegento.
En Direktado mi denove sidiĝis en la posta vico (ĉar oni eniris per la pordo de la posta) kaj la kunbarba viro denove sidiĝis oblikve antaŭ mi. Li vestiĝis per senmanika ĉemizo kun braktruoj, kiuj etendiĝis (almenaŭ preskaŭ) ĝis la talio. Estis malfacile, ne fikse rigardi. Mi verŝajne ja rigardis je kelkaj okazoj. Mi povus vidi la plej flankan parton da lian (amorvekan) torson. Je unu okazo nia grupo devis kontrui ion per infanluderoj kaj li kondukis. Li kliniĝis kaj mi vidis lian mamon. Die li estas amorveka.
Mi staris proksime al li dum la konstruado. Ŝajne li ne timiĝis pri tio. Mi ŝatus kisi lian beletan kunbarban vizaĝon, sed mi scias, ke tio neniam okazos.

La usona tutlanda tago pri elŝrankiĝo venos en malpli ol du monatoj. Kiel aferoj ŝanĝiĝis dum la lasta jaro. Lasta oktobro mi ekneermitiĝis kaj komencis en altlernejo. Mi havis esperon, ke mi akirus amikojn kaj la amon.
Nun, post preskaŭ unu jaro mi vidas, kiel naiva estis tiuj kredoj. Gejoj sen koramikoj estas malamikaj al mi. Tamen la agnosko, ke mi estas netaŭga por amo estas permesanta, ke mi estu pli afabla kun malgejaj viroj. Ili estas agrablaj (kaj ofte amorvekaj) kaj ordinare ne suspektas, ke mi estas geja. Mi havas pli da sento pri mi kaj mia orientiĝo; mi ne plu kuras for de ĝi, kaj mi ne plu timas, ke viroj (kaj eble eĉ inoj) opinios, ke mi allogiĝas al ili. Ĉar se mi estus, ili ne amorus min, do mi povas forgesi la egoisman kredon pri homoj, kiuj opinias, ke mi allogiĝas al ili.
Konatoj kaj amikoj estas pli gravaj. Mi neniam havos koramikon (kaj mortos virgan); mi nun agnoskas tion. Tamen mi volas, ke mi havus gejajn amikojn kaj ke ili ne aŭtomate montrus malamikecon al mi kaj estus scii, ke mi agnoskas ke mi estas ne inda de amo aŭ amoro kaj nur estu afablaj kaj amikecaj al mi.
La fianĉino de mia frato finigis ilian aminterrilaton. Tio signifas, ke ekzistos neniu edziĝo. Mi supozas, ke pro ĉi tia mi estas bonŝanca esti tiom neaminda. Oni diras, ke estas pli bone ami kaj perdi ol tute neniam ami, sed mi ne scius.
Kunlaboranto kaj amiko de mia patrino estis en aŭta akcidento, trafis de ebria veturigisto. La ebria veturigisto mortis, sed la amiko de mia patrino estas bonstata.
Mi denove sentas depresia, post kiam mi legis el la lernolibro pri direktado. Kial faru tion? Kiam mi forgesas, ke mi havas neniajn lertojn, talentojn, atingitojn k.t.p. ia skribaĵo memorigis min pri tio kaj mi sekve depresiĝas.
En Akvosfero la verkisto plendas, ke prava komento estis kaptita per Akismet. Mi ne ligos al la ĝusta artikolo, ĉar tiu bloganto antaŭe ŝtopis mian komenton kaj mi ne volas denove elteni la precedon por malŝtopiĝado de Akismet. Sed eble la mondo baldaŭ scios, ke Akismet aĉas kaj ĝi ne estas la solvo. Mia sola timo estas Captcha; bonvolu elpensi pli funkcian anstataŭ malpli por la sekva.

Mi antaŭe skribis pri ĉi tio. Nun mi trovis malnovan artikolon pri ĝi kaj volas diri ion.
Mi estis hejminstruita en kristana hejmlernejo de kvina nivelo ĝis la naŭa (el la dek du niveloj en usonaj lernejoj). Mi estis en ŝtata lernejo de infanĝardeno ĝis la kvara nivelo. Mi malamis la ŝtatan lernejon. Infanoj estas diable malafablaj kaj plu al gejaj infanoj (ekzistas nenia homofobiulo kiel dek-jaraĝulo). En la kvara nivelo mi ne iris lernejon ofte. Fakte la estro de la lernejo alvokis al sia oficejo min pro mia ofta foresto. Patrino diris, ke mi devus iri lernejon ĉiutage aŭ la edukistaro eble ne permesus, ke mi estu hejminsruita. Do mi iris ĉiutage.
Tiu jaro ne estis facile eltenebla. La infanoj mokis min, atencis min, minacis, ke ili mortigus min. Kompreneble pafado en la lernejoj ne estis bone publicis tiam, do mi ne serioze pripensis la minacojn. Mi estas argumenteble bonŝanca esti viva. Do de tiam mi estis hejminstruita ĝis mia fratino gravediĝis kaj mi devis eksiĝi la instruadon je la naŭa nivelo (antaŭ ol ni sendis al la hejmlernejo ian laboron, do malfaciligante enlasadon en altlernejojn, kiuj postulas historion de niveloj naŭa ĝis du-deka kaj mi ne havas tiujn) varti ŝian filon. Mi ne volis tion, sed mi estis la sola homo hejme tutatage.
Nu, tio alportis nin al la afero pri kreismo kaj evoluismo. En la kristana hejminstruo mi lernis evoluismon apud kreismon. La stranga afero estas, ke kreismo dependas de evoluismo en tiaj aferoj kiel natura selekto kaj mutaciado. La malsameco: kreismo instruis, ke specioj ja evoluas (tio estas en kreisma ĵargono: adaptiĝo) sed ne ĝis alia specio (speciiĝo). Do, kreismo estus senutila sen evoluismo. Kreismo neniam anstataŭos evoluismon, ĉar evoluismo estas fakto (laŭ kreistoj) ĝis ĝi konfliktas kun Biblio. Estas agrable kredi je Dio kaj Biblio, kaj ke ni iros Paradizon post morto, sed mi ne plu povus daŭrigi ludojn kun mia menso kaj la semantiko.

Ĝis nun ĉi tiu semestro la plej utilaj kursoj estas Teknika Skribado kaj Principoj pri Direktado. Kial? Ĉar la du ĉefaj problemoj, kiujn mi havis dum la Somero da kodo estis: miaj ideoj ne estis konvene komunikitaj kaj mi ne povis bone labori kun aliaj. Kaj ĉi tiuj du klasoj ŝajne provi trafi tiujn.
Teknika Skribado estas reta kurso. Ĝi havas dek-du studentojn. Marko estas unu el ili. Mi havas mian foton tie, sed li ne. Mi scivolas du aferojn: ĉu li rekonos min kaj ĉu li aliĝi al alia klaso ĉar mi estas en ĝi. Mi dubas ĝin je ambaŭ okazoj. Tamen la instruistino diras, ke ŝi metos en skipojn nin je la dua semajno (morgaŭ), do estos amuze se Marko kaj mi estus en la sama skipo. Se tio okazus, mi ne dirus ion ajn. Mi ne mencius, ke mi allogas al li. La “ŝlosilo” estas, ke ni estu komfortaj.
Tamen unu afero: li devetu afiŝi sian foton. Li estas tiom beleta kaj la mondo devetas vidi. Sed mi ne scias, kiel kuriĝi lin afiŝi ĝin sen la mencio, ke mi ametas lin.
En Principoj de Direktado Robino estas denove mia samklasano (mi ankoraŭ scivolas ĉu ŝi scias, ke mi estas geja, ĉar ŝi vidis kiam mi fikse rigardis al la pugo de Skoto dum la “Ponto al Altlernejo”). Estas du beletajn virojn en ĝi. Mi scias nek el iliaj nomoj. Unu havas barbon; la alia estas en rulseĝo. Ambaŭ estas beletaj. Sed ili verŝajne ne estas geja kaj mi ne taŭga por aminterrilato, do mi plej bone nur estu afabla kaj amikeca. Eble mi havos pli da amikoj.

Ĉu mi diris pri la ameto de lasta semestro? Mi ne povas trovi ĝin en ĉi tiu blogo per serĉado.
Li nomiĝis Marko. Li estis maldika, havis belan malhelbrunan hararon kaj havis okulvitrojn. Li estis bela kaj amorveka.
Mi unue vidis lin en la “Ponto al Altlernejo” programo. Li eniris la klasĉambron en kiu mi havis Disvolvan Anglalingvon post kiam nia klaso foriris (sed li fojfoje eniris antaŭ ol nia klaso foriris). Tiam je lasta semestro li estis en Disvolva Algebro kun mi ĝis mi ŝajne timigis lin. Li ŝajne vidis min aspektante al lia amorveka korpo. Li transiris al alia klaso. Mi vidis lin refoje ekstere de la aŭditorio, kaj salutis lin. Mi sciis pro lia lasta ago, ke li ne estis interesiĝis je mi, do mi provis esti afabla. Li forkuris.
Mi vidis lin refoje en la studenta salono. Li ricevis abominindan harartranĉon. Mi ŝajnigis, ke mi ne rekonis lin. Se li volas esti tima kaj ne permesi, ke ni estu amikoj (li ankaŭ ŝatas komputilojn kaj Unikson), mi ĝuste lasos, ke li estu.
Dum la lastaj du aŭ tri semajnoj mi plidikiĝadis. Nu, mi denove estas remaldikiĝanta; mi estas nun 97,1 kilogramoj (preskaŭ tri kilogramoj pli ol mia plej malalta pezo). Espereble mi povas daŭri dum la semajno.
Interese estro de fortega kreisma religiaĉo sukcesis ĉe jura afero por cenzuri la tuton de la blogoj en Wordpress.com pro tio, ke unu bloganto insultis lin. Ĉu ĉi tio estas malhelpo kontraŭ la eniro de Turkio en la Eŭropan Union? Konsileto de Matt.
La antaŭe menciita estro kontraŭstaras evoluismon, dirante ke la kredo je ĝi estas la fonto de fortego kaj sociaj malsanoj. Ĉu tio sonas familiara? Usonaj kreistoj diras similajn. La problemo estas, ke la plej sekularaj landoj (kiel Svedio kaj Danio) estas la plej pacaj, sed teokratioj (kiel Irako kaj Irano) estas la plej fortegaj. Turkio ankaŭ estas, sed ĝi ne plu estas teokratia. Mi supozas, ke tio elmontras, ke la religia kaj politika ligado de Turkio ŝanĝiĝis, sed restis samajn la sintenoj por defendi tion, kion la registaro diras.