En Okcidenta Unio
Post kiam mi malsukcesis je mia testo en la DMV mi iris al Okcidenta Unio por akiri mian monon de mia projekto. Okcidenta Unio ĉi tie estas kromsekcio en la vendejo Kroger.
En Kroger estis la sama amorveka viro kiel en la DMV. Mi rigardis lin kaj mi verŝajne nervozigis lin, ĉar li movis sian kapon malsupren kaj tiam denove antaŭen (agnoske). Li iris aĉeti legomojn, sed mi iris akiri mian monon.
Je Okcidenta Unio la viro, kiu estis dononta al mi la monon parolis. Li demandis pri tio, kion mi faris por Guglo por ricevi monon. Li demandis, ĉu mi devis havi altlernadon por tio. Mi diris, jes. Mi ne klare asertis, ke ĉi tio estas studenta programo. Li kredis, ke mi jam havis la edukadon, kaj demandis pri miaj instruistoj. Mi devis diri la veron tiam.
Estus plej bone se mi komence diris al li la tutan veron. Mi devos fari tion je la sekva fojo. Sed estas embarase: 27-jaraĝulo kun griziĝanta hararo, kaj nur komencanta altlernejon. Mi devetis diris al li la veron kaj demandis pri li. Li menciis kursojn, kiujn li havis en la altlernejo. Eble se mi havis ajnan socian lerton, mi estus (iutempe) havi koramikon aŭ amrendevuon. Tio estas tre neverŝajna, sed ebla: estas eble, ke li estis demandanta min, ĉar li interesiĝis en mi. Denove: neverŝajna sed ebla.