Interskribado kun mia mentoro
Mi estis preskaŭ preta skribi al mia mentoro (ĉe mia projekto) pri tio, ke mi progresiĝis kaj estis preta por alŝuti duonpublikan pakaĵon (por anoj de la grupo) kiam li skribis al min. La sekva semajno estos la fina de la programo, kaj tiam la fina takso komenciĝos. Do mi volas labori kun mia mentoro por certigi, ke mi plenumi kiel plej eblajn celojn.
Mi intencas alŝuti alian duonpublikan pakaĵon je la komenco de la sekva semajno, kaj se ĉiuj estos bonaj (nome se mia projekto estas ne tro malsupera al la anticipoj de mia mentoro), pakaĵo ke la publiko povu testi mezsemajne alŝutiĝos.
La taksoj devos fariĝi dum la semajno je de aŭgusto dudeka ĝis dudek-kvara, kiu (eble ne strange) estos la unua semajno de la sekva semestro. Tial, ke la nova semestro komenciĝos, mi havos malmulte da tempo por prilabori mian projekton tiam, do la sekva semajno estas efektive la lasta kaj mia sola ŝanco por konvene fari ĝin.