La geja prezidenta forumo
Kiel antaŭe raportita antaŭ du tagoj estis prezidenta forumo pri aferoj kaj interesoj de la geja komunumo. Ne surprize estis multe da parolo pri geja edziĝo kaj la politiko Ne Demandu, Ne Diru. Sed pli surprize estas, ke la afero de medicina mariĥuano aperis.
Sep demokratoj partoprenis. Neniu respublikano volis partopreni en ĉi tiu aŭ ajna debato pri gejaj aferoj. Ĉiuj el la kandidatoj havas sanzorgajn planojn. John EDWARDS parolis pri la bezonon por edukado pri amoro ĉe adoleskantoj. Aliaj parolis pri pli bona (kaj senpaga) sanzorgo por tiuj infektitaj per aidoso. Mi opinias, ke edukado pri evitado de aidoso estas pli bona (ĉe multaj flankoj) ol la zorgado de ĝi.
Kompreneble geja edziĝo estis grava temo. Nur du el la kanditatoj subtenas plenan edziĝon, dum la aliaj subtenas nur civilajn unuiĝojn. Mi samopinias, ke Usono eble ne estas preta por geja edziĝo, kaj rajtoj estas pli gravaj ol semantiko (estas bone malgrande paŝi anstataŭ preni nenion). Mi samopinias kun Bill RICHARDSON pri celado de tio, kio estas atingebla. Tamen li malhelpis sin per dirado, ke gejeco eble ne estas biologia (la pruvo estas, ke ĝi ja estas biologia). La alia flanko estas, ke se gejeco ne estas biologia, ĝi estas elekto. Mi neniam komprenas tiun sintenon; kiel oni povas elekti nevolajn aferojn (kiel penisa starigo, pupilan grandiĝon k.t.p.)? Tio estas tre naiva sinteno.
Hillary CLINTON parolis pri Ne Demandu, Ne Diru. Kompreneble ĝi estis plibonigo. Antaŭ gia establiĝo oni povus demandi pri la rilatuloj de kaptitaj gejoj. La politiko forigis tion, sed ĝi estis transira kaj post dek-kvar jaroj la lando kaj armeo bezonas moviĝi antaŭ ĝi.