La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2007-aŭg-17

Publika testa pakaĵo de mia projekta kromprogramo estas havebla

Arkivita sub: Programado de Keĉjo je 05:04 UTC

Mia somera projekto estis krei kromprogramon por WordPress por ke neprogramistoj povu facile redakti etosojn en WordPress kaj ne devu uzi la aĉan kaj tute malliberan servon Blogger de Google (strange Google estas paganta por mi fari ĉi tion) aŭ la neliberan programon MovableType. Nun, mi havas test-pakaĵon elŝuteblan.

Nur instali kiel iu ajn kromprogramo. La instruoj estas en la anglaj, sed la mesaĝoj de la kromprogramo estas tradukitaj (se vi jam havas esperatigan instalon de WordPress). Kompreneble ĉi tiu estas libera, do vi povas sendi al mi la tradukojn (de la dokumentaro aŭ la de la mesaĝoj en aliaj lingvoj).

Mi esperas, ke la kromprogramo ne estas cimplena, sed vi povas sendi al mi raportojn pri eraroj kaj malfacilaĵoj al mia retpoŝto: zo o o po lo a ho heliko go mo a i lo punkto co o mo.

La templimo de la programo estas lundo, do bonvolu sendi antaŭ tiu dato. Mi volas pretigi ĝin por publika eldonado inter tiam kaj la komenco de septembro. Do, io ajn alia devos atendi venontan eldonon.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.