100Webspace nun permesas la uzadon de PHP 5
Mi antaŭe menciis, ke subteno de PHP 4 finiĝos je la sekva jaro. Nu, mia gastiganto nun permesas la uzadon de PHP 5. Tio estas bona; espereble aliaj gastigantoj baldaŭ sekvos, kaj ni disvolvantoj de PHP-aj programoj povas uzi kelkajn bonajn trajtojn, kiujn ni ne povas aktuale uzi.