La HTML-a kaj XML-a poŝtejoj
Denove mi parolos pri la “milito” inter XHTML 2-a kaj HTML5-a. Laŭ mi HTML 5-a estas malbona. Ĝi havas novajn elementojn por la plej malbonaj aferoj en la reto. Tamen mi supozas, ke la novaj elementoj AUDIO kaj VIDEO eble helpos, ke ni malebligu tiujn. Mi ne havas la kromprogramojn por filmoj kaj sonoj, do tio ne helpos min.
Tio, kion mi ŝatas pri XHTML 2-a estas navigaj listoj, la xml:base (bazadreso) atributo, kaj tio, ke ĉiu ajn elemento povas esti ligilo (grave por mallongigoj, citoj k.t.p.). HTML5-a havas nenion ol ĝenaĵojn. Aldone al AUDIO kaj VIDEO estas la elemento CANVAS kaj oficiala subteno de la malaminda teknologio AJAX.
Iu komparis la XML-bazitan XHTML-on kaj HTML-on al poŝtejoj. La XML-a poŝtejo postulas ĝustan adreson, sed la HTML-a poŝtejo divenas la adreson se ne ĝusta. Evidente ni havas HTML-an poŝtejon en la realeco, ĉar mi kelkfoje ricevas poŝtaĵojn poŝtitajn al iu alia.