Antaŭ kelkaj jaroj AOL ĉesigis la disvolvadon de la TTT-legilo de Netskapo Navigilo. Oni maldungis la “inĝenierojn”, kiuj prilaboris la programon. Pli malfrue oni reenkondukis Navigilon (je eldono oka) nurvindozan de malkaraj eksterlandaj programistoj. En Navigilo naŭa la multesistema karaktero revenis. Nun, AOL refoje faras tian.
Komenciĝante la unuan de februaro en 2008 AOL mortigos Navigilon kaj ne eĉ plu donos subtenon (eble pro novaj interrilatoj kun Mikrosofto). AOL proponas, ke oni uzu Fajrovulpon, aldonante la promeson “vi ŝatos ĝin”. Laŭ mi la fasado de Fajrovulpo estas malbona (mi ne ŝatas ĝin), sed ĝi nekontesteble estas pli bona ol la fasado de eldonoj oka kaj naŭa de Navigilo.
Mi ĵuse relegis la Esperantan tradukon Kio estas Unikodo. Mi rimarkis, ke ĝi estas malbone tradukita. Mi supozas, ke tio signifas, ke mia lingvokapablo pliboniĝis, ĉar mi ne vidis problemojn ĉe mia antaŭa legado.
La dokumento uzas la vorton numero ĝuste en la kapo, sed tiu vorto estas uzata anstataŭ nombro en la sekvaj. Ankaŭ en la kapo oni vidas la esprimon sendepende de; mi opinias, ke pli taŭga traduko estus ne gravas (tamen la nuna traduko pli similas al la interlingvaa). Mi ne certas, kio signifas la vorton kodono.
En la tria frazo oni uzas la vorton anstataŭ diversaj malsamaj. En la resto de la alineo oni nomuskligas adjektivojn (Eŭropa kaj Angla), sed tio estas malĝusta.
Kaj tiel plu.
Mi opinias, ke tio TTT-paĝo bezonas ĝisdatigon de iu, kiu pli bone komprenas la lingvon ol aŭ la tradukanto aŭ mi.
Nu, mi ĵus promociis ĝis eldono 2.3.2-a de WordPress. Ĉi tiu eldono inkluzivas multajn sekurecajn riparojn (detale).
Mi ankaŭ promociis la kromprogramojn por datumbaza konservado kaj kontraŭspamo. Mi esperas, ke mia blogo ankoraŭ havas kontraŭspamilon.
2.4-a supozeble alvenos en malfrua januaro. Tio verŝajne estos la sekva promocio. Por tiu eldono mi volas:
- Akiri mian propran domajnnomon.
- Forigi la liston de gravuloj de la blogligilaro. Oni konsideras tiun malbona.
- Rilataj blogeroj.
- Pli bona aranĝo, organizo k dezajno.
Por la kvara mi ŝatus viajn opiniojn. Kiel mi plibonigus la blogon por ke ĝi iĝu pli alirebla, malpli ĝena, pli vide plaĉa, pli facile uzebla k.t.p.?
Ĉe la dua mi malŝatas tiun ideon, ĉar mi ne ŝatas truojn (neuzatajn numerojn) en la datumbazo.
215,25 fundoj (ĉirkaŭ 98 kilogramoj). Tio estas malĝojiga. Nu, espereble mi estos je bona pezo antaŭ la fino de 2008.
Miaj gefratoj hieraŭ revenis hejmen (en Tenesio), sed mia frato restigis unu aferon: sian malsanon. Hieraŭ mi havis doloran gorĝon; hodiaŭ tio plibonas, sed mi ankoraŭ havas iomete doloran gorĝon, kaj aldone nazajn problemojn (ternadon) kaj buŝajn problemojn (sekecon kaj acidecon).

Mi skribis pri Kristnasko de 2006 pli frue en ĉi tiu jaro.
Kiel mi diris, ĉi-jare mi ne iris al la domo de mia onklino. Mi tamen iris al la festo je la flanko de mia patro, ĉar mia avo havas kanceron (de la renoj; unu jam ne funkcias, kaj la aktuala konjekto estas, ke li havas du semajnojn antaŭ morto) kaj mia konscienco dolorigus min se mi ne montris la respekton de irado.
La tago ne estis plaĉa; mia avo apenaŭ rekoneblis. Mi tamen rekonis ĉiujn ĉe la domo, escepte de la patrino de la edzino de la frato de mia patro. Mi ankaŭ lernis, ke mia onklino estos en unu el miaj klasoj dum la venonta jarduono (tio ne estas bona afero). Kaj mia kuzo Vilĉjo estas ankoraŭ beleta, kaj li aspektis mirige en sia ĝinzo. Mi sentas malbone por ameti mian kuzon, precipe dum tempo kiel nun.
Miaj geonkloj demandis min, ĉu mi jam povas aŭti. Mi ne povas kaj mi estas nekapabla. Sed mi ne diris al ili tion (mi nur diris: ne). Mi supozas, ke ili rekonos tion, kiam mi alvenos per mia biciklo je la Kristnasko de 2008, se ni havas tian (mia avo estas la centro punkto de la festo, do eble neniu interesiĝos sen li). Ili ankaŭ menciis, kiom da tempo mi restas ene de la domo. Mi ne povas elteni la malamikecon, kiun mi ricevas de homoj; eble per la helpo de psikologiisto mi ne plu zorgos pri la opinioj de aliaj.
Antaŭ ol ni iris al la domo de mia onklo Jakĉjo (kie mia avo nun loĝas, ĉar li ne povas prizorgi sin) mi disvolvis miajn donacojn. Mi denove petis ricevi nenion, sed miaj gepatroj donacis al mi t-ĉemizon kaj mia fratino donacis al mi pluvŝirmilon (ombrelon). Mia onklino Nancio (la onklino, kiu je dimanĉo havis la kristnaskan tagmanĝon, kiun mi ne ĉeestis) donacis al mi kvindek dolarojn.

Jes, mi bezonas psikologian helpon. Mi ne povis elteni la aferojn, kiujn mia patro diris al mi, do mi decidis iri kun ili. Kiam mi revenis hejmen post tio, mia patro diris pli da aferoj al mi. Mi devis iri al mia dormoĉambro je horoj por denove trankviliĝi. Mia patrino kaj mia frato diras, ke mi nur tro facile maltrankviliĝas. Mi ŝatus diri aferojn al li, sed li akuzis homojn, kiuj faras tion de sintenaĉo; tamen mi daŭru la eltenadon de li, ĉar li ne scias, ke liaj diroj estas ofendaj.
La problemo estas, ke mi dubas, ke mi fartus pli bone en la ekstera mondo (fakte mi fartus pli malbone, ĉar mi ne havus mian dormoĉambron kiel kvietejon). Do, mi bezonas biciklon, lerni kiel bicikli k.t.p. por ke mi povu atingi tiujn celojn.
En K-Mart mi trarigardis la biciklojn tie. La problemo estis, ke la tuto de iliaj bicikloj estis krozbicikloj. Mi tamen bezonas vojbiciklon por transporte bicikli.
Estis multaj belaj viroj tie. Unu el ili ridetis dum mi preterpasis lin (mi ne certas ĉu li ridetis al mi, aŭ ĉu li nur estis ridetanta dum la tempo). Mi devetis paroli al li, pretekstinte pri tio, kial mi estis en la trairejo. Sed mi opinias, ke mi estas malinda je koramiko. Tio estas la ĉefa kialo por psikologia helpo; mi bezonas, ke mi ne koncerniĝu pri mia indeco; mia unua devigo estu pri mi kaj miaj voloj (senbedaŭra egoismo certe estas la sola maniero en kiu mi povos akiri tion, kion mi volas dum la vivo).

Dave RUTAN (alinomita la novĵerza esperantisto) skribis pri aferoj rilate al praktika uzado de Esperanto en sia blogero.
La unua afero estas elparoli dum kunvenoj, ĉar Esperantistoj “volas onin paroli”. Mi havas tian problemon en la angla. Homoj ne volas, ke mi parolu; mi estas tute neinteresa. Tamen mi devetas. Mi volas ĉeesti psikologiiston dum la sekva jaro (kiam miaj impostaj pruvoj, ke mi ne plu estas dependanto de miaj gepatroj alvenas kaj tial povas ricevi senpagajn kunsidojn). Mi bezonas sininstrui min, ke mi iĝu egoisma kaj ne zorgas pri tio, kiel aliaj opinias pri mi nek pri tio, kio aliaj volas aŭ ne volas.
La dua estis pri havado de bona internacia parolmaniero. Mi opinias, ke se mi povus paroli (sen la zorgo pri la sento de tio, ke mi estas ĝeno), mi havus bonan parolmanieron (mi aŭskultas esperantajn elsendojn pere de la Interreto): mi eĉ povas produkti la sonon r (kun la vibranta lango, kio estas malfacila por plejparto el usonanoj). Senrigarde tion, Dave rekomendas, ke oni aŭskultu la podkaston Radio Verda, ĉar Arono supozeble havas bonan internacian parolmanieron (klare aldone al bela vizaĝo).
Nu, mi malpeziĝis de 215 fundoj ĝis 213,75. Estis hodiaŭa kristnaska tagmanĝo ĉe la domo de mia onklino. Mi ne iris por ke mi povu ne tromanĝi kaj plu maldikiĝi. Sed mi ne povis teni mian memregadon kaj manĝis la avenajn keksojn, kiujn mia patrino bakis. Ho!
Espereble post “la sezonoj” mi povos denove returni kaj maldikiĝi.
Hodiaŭ mi atingis mian plej altan pezon depost kiam mi ne plu (ofte) trinkis dolĉigitajn trinkaĵojn: 215 fundoj. Tio timigas min. Nu, hodiaŭ mi denove sanekzercis: dudek ekzercoj por ĉiu el miaj brakaj/brustaj, femuraj, kaj abdomenaj muskoloj, kaj mi senmove kuris dum dek minutoj. Espereble tio iomete maldikigis min; mi morgaŭ raportos pri tio, kiom da pezo, kiun mi havas, se mi povas pezi min.