La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-jan-29

Mia tago en altlernejo: 2008-01-28

Arkivita sub: Edukado, Vivo de Keĉjo je 17:59 UTC

Mi havis alian tedan tagon en Enkonduko al komerco. Viro, kiu sidis post mi akiris du printaĵojn de PowerPoint: unu por si kaj unu por mi. Li same faris, kiam la instruisto metas alian printaĵon sur la labortablo. Mia menso komencis fantazion: ĉu li estas interesiĝas pri mi? Malfrue mi konsciiĝis, kompreneble ne, kiu interesiĝus pri mi? Sed ĝi estis bona fantazio, dum ĝi restis.

La Komerco instruisto emfazis, ke se ni estas seninteresiĝaj pri la funkciado de la firmao en kiu ni laboros, ni devas elekti kampon malsaman ol Komercon. La amuza flanko estas, ke Komerco ne estas mia kampo; komputiko estas.

Refoje ni havis problemojn kun la elsendsistemo en mia klaso pri komputila riparo. Mi neniam volas fari alian TV-bazitan klason; mi preferas retklasojn, kiam eble.

En mia klaso pri tekstprilaborado mi ne povus sidi apud Kalebo, ĉar iu jam estis. Tio estis bona, ĉar se mi sidis apud li, li nepre ĉagreniĝus.

2008-jan-27

Mia tago: 2008-01-24

Arkivita sub: Edukado, TTT, Vivo de Keĉjo je 17:44 UTC

Mi tutatage legis pri la proponaĉo de Mikrosofto, do miaj okuloj estis ruĝaj pro la legado de la komputila ekrano. Tial kiam mi alvenis al altlernejo mi iris ĝis la kvara etaĝo por vidi, ĉu miaj okuloj ankoraŭ estis ruĝaj (ho, jes).

Mi iris suben iri al la Altnivela algebro (en la dua etaĝo), kiam mi vidis Laŭĉjo. Ni parolis dum kelkaj minutoj, tiam iris al klaso. Li sidis apud mi, kun seĝo inter ni; mi tentas sidi ĝuste apud li, sed mi ne faris tion. Mi eble ja faros tion je mardo, ĉar li ne havas lernolibron kaj devis kunuzi la mian.

Ni havas teston en Altnivela algebro je mardo. Mi supozas, ke mi devas studi.

2008-jan-26

La limo da langetoj en Esplorilo

Arkivita sub: TTT-legiloj de Keĉjo je 04:51 UTC

Mi lernis ion en altlernejo ĉi-semestre: Esplorilo permesas nur dek langetojn en fenestro (kaj nur ses estas videblaj). Kompare kun MarSimio en kiu la nombro da langetoj estas decidita per la memoro kaj (je miaj agordoj kaj eble aliaj) dudek du estas videblaj. Eble kiam MarSimio moviĝos al la fajrovulpa ilaro, oni povos rulumi la langetojn kiel en Fajrovulpo (unu el la malmultaj bonaj trajtoj de tiu TTT-legilo).

2008-jan-25

Nova meta-etikedo por norma sekvado

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 23:52 UTC

Ĉar Esplorilo ŝanĝas aferojn en ĉiu eldono kaj tio “rompas” iujn TTT-ejojn, Mikrosofto kunlaboris kun iuj (sed ne ĉiuj) WaSP-anoj liveri novan manieron per kiu la TTT-legilo povas certi pri la normeco de paĝo, per nova meta-etikedo.

Tamen pro konsento pri kaŝado inter Mikrosofto kaj la koncernaj WaSP-anoj ne ĉiuj WaSP-anoj helpis la decidon. Fakte multaj malkonsentas.

Jam ekzistas multa kontraŭstarado. Klare la ĉefa problemo estas, ke se oni ne uzas la meta-etikedon, Esplorilo faros sian paĝon kiel en Esplorilo sepa. Tio estas malaprobinda konduto (la prava konduto estus fari paĝon laŭ la plej bona stato, se meta-etikedo ne ĉeestas). TTT-disvolvantino SHELLEY havas multajn bonajn plendojn kontraŭ la propono kaj ankaŭ ligas al aliaj kontraŭstaraj blogeroj.

Ĉi tiu novaĵo rilatas kun la novaĵo pri la sukceso de Esplorilo oka je la acidotesto dua. Ĝi nur sukcesas se oni uzas la meta-etikedon, kaj tio estas vera pri la estonteco. Mia argumento kontraŭ ĉi tiu frenezaĵo estas, kial zorgas se paĝo rompiĝas? Vere mia blogo ne ĝuste funkcias en pli malnovaj eldonoj de Esplorilo, sed tio estas maloftaĵo (krome ĝi efektive pli bone funkcias en novaj eldonoj). Sed se la paĝo rompiĝas, tio plej verŝajne nur estos negravaj aferoj supraĵaj.

Eble pli bona ideo estas uzi sistemon kiel kun ŝprucfenestroj. Permesi, ke uzantoj ebligu regadon de TTT-normoj, escepte de en TTT-ejoj en listo. Mi opinias, eble malprave, ke plejparto el TTT-ejoj ĝuste funkcios inter eldonoj (kaj tiuj, kiuj ne estas malbone faritaj).

2008-jan-24

Heath LEDGER mortis

Arkivita sub: Distro de Keĉjo je 18:02 UTC

Aŭstraliana aktoro Heath LEGDER [his leĝr] marde mortis en sia novjorkurba hejmo en sia lito kun botelo de dormigiloj apud la lito, ŝajna sinmortigo. Li estis 28-jaraĝa.

Lia famiga rolo estis la amorveka “malbona knabo” en la kinofilmo 10 Things I Hate About You (10 aferoj, kiujn mi malŝatas pri vi). Li rifuzis same roli en aliaj kinofilmoj, do nur foje aktoris, en kinofilmoj kiel The Patriot (La patrioto) kaj A Night’s Tale (Rakonto de mezepoka batalisto). Eble plej fame li ricevis nomumon por la prestiĝa usona premio Oscar [AS-kr] pro sia rolo kiel geja vakero en la furora kinofilmo Brokeback Mountain (Monto Rompitdorso).

Li fianĉiĝis kun Michelle WILLIAMS [mi-ŜEL ŬIL-jamz], sia kunstelulo en Brokeback Mountain kaj ili kune naskis filinon.

Kial li sin mortigis? Li estis juna, fama, talenta, bela, amorveka, feliĉa pri sia filino. Eble ĉi tiu estas alia afero kiel Marilyn MONROE [MER-i-ln MAN-ro], la bela, amorveka aktorino, kiu finis sian vivon en la 1960-jaroj. MONROE estis malsama, ĉar ŝi estis same rolita kiel stultulino en ĉiuj siaj kinofilmoj (aparte de la fruaj, en kiuj ŝi montris siajn talentojn, sed ŝiaj dungintoj ne aprezis ilin), sed LEDGER estis bona aktoro kun diversaj roloj. Lia plej lasta estas rolanta la malbonulon (nomata La ĵokero) en The Dark Knight, la plej lasta kinofilmo pri Batman (Vespertviro).

LEDGER estis fama pro sia koleremo, inkluzive de neveraj asertoj pri mia subŝtato, kiam Brokeback Mountain estis barita en la subŝtato Utaho. Tamen personeco ignorita, li estis bona talento, kiu la mondo ne reakiros.

Mia tago en altlernejo: 2008-01-23

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 03:53 UTC

Pro la neĝo kaj glacio mi devis iri kun patro, du horoj tro malfrue. Tamen tio bonis, ĉar mi havis du taskojn fari en la komputilĉambro. Mi ne tute finis ĝin, sed mi ja finis ĝin antaŭ miaj du klasoj.

Mi kunlaboris kun aliaj studentoj en mia klaso, inkluzive Kalebo por fini ĝin inter klasoj. Kalebo estas tiom bela. Post ni kunlaboris pri la lerneja laboro ni parolis. En la klaso post tio li sidis ĉe la muro anstataŭ la flanko. Eble mi prenu la ŝancon sidi apud li. Mi faros tion ĉi-lunde, se la ŝanco doniĝas al mi. Ankaŭ unu el liaj amikoj ridetas al mi. Eble tio estis nur afableco, sed eble io bona. Mi scias, ke mi konsciu, ke neniu povus allogiĝas al mi, sed la penso ke iu povus, estas plaĉa fantazio.

En la klaso mi montris la instruistinon, kiel printi en la nova eldono de Word (2007). Mi kredas, ke mi akiris iun respekton (sed tio eble malaperos, kiam ŝi kontrolos kaj donos rezultojn al miaj taskoj).

Ankaŭ inter klasoj mi ankaŭ vidis Markon. Tiu estis la unua fojo en preskaŭ jaro. Li ankoraŭ estas bela kaj ankoraŭ havas rideton, kiu povas fandi korojn, sed li rimarkeble dikiĝis. Li ne plu estas ege malgrasa, sed mi ankoraŭ devis regi mian fiksrigardadon al lia bela vizaĝo.

Mia tago en altlernejo: 2008-01-22

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 03:35 UTC

Mi iris al Altnivela algebro kaj la instruisto rememorigis kelkajn aferojn. Ĝi estis facila post miaj lastaj du semestroj de algebro. Tamen unu studento ni komprenis ĝin (bedaŭrinde, ĉar lia intencita kampo ankaŭ estas komputiko).

Mi timis Enkonduko al komputiko pro Kaleno. Li havas problemojn kontraŭ mi, evidente ĉar li scias, ke mi allogiĝas al li. Sed la klaso estis bona; ni lernis pri nombrado en la duuma. Tamen klasoj frue ellasis pro neĝo kaj glacio sur la vojoj. Estos testo pri duuma nombrado ĉi-marde.

2008-jan-22

Kion vi volas en CSS 3-a?

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 08:39 UTC

La CSS-a laborgrupo volas scii. Kelkaj bonaj proponoj estis faritaj, sed du elstaras:

  • Variabloj. La ordinara propono estas uzi la dolarsignon, kiel en programetoj en Unikso. Tamen en angla blogero en ĉeĥa blogo oni proponis tekstformon pli konsekvencan kun CSS: la heliko.
  • Patra elektilo. Nun, p li a kongruas kun elemento a (ankro) en elemento li (listero) en elemento p (alineo), sed ne ekzistas maniero stili la elementon li kiu havas elementon a kiel infanon. Tio korektendas.

2008-jan-20

Acidotesto tria

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 23:42 UTC

En 1997 oni kreis la skatolan acidoteston por konstati, ĉu TTT-legiloj ĝuste faris skatolojn laŭ la normo HTML4. En 2005 WaSP (projekto pri TTT-normoj) proponis novan teston (acidoteston duan) por testi pli novajn trajtojn, kiujn TTT-legiloj ne tute regis (precipe CSS, sed ankaŭ PNG-bildoj, datum-URL-oj k.t.p.). Nun, ĉiuj grandaj kaj multaj malgrandaj TTT-legiloj subtenas (aŭ subtenos) acidoteston duan (eĉ Esplorilo oka kondiĉe subtenos acidoteston duan), do WaSP volas, ke ni donu proponojn por novaj testoj por ke oni povu krei acidoteston trian.

La ĉefa celo de acidotesto tria estos la testado de Javaskripto kaj DOM (DokumentObjekta Modelo). Laŭ mi la plej granda malhelpo de Esplorilo ĉe DOM estas eventaŭskultiloj (subprogramoj, kiuj alvokiĝas, kiam ia evento, kiel tajpado aŭ musmovado, okazas): Esplorilo uzas la tutprograman variablon event anstataŭ la laŭnorma unua parametro de la aŭskulta subprogramo.

Espereble mi baldaŭ havos mian propran domajnnomon

Arkivita sub: Interreto de Keĉjo je 07:27 UTC

Vendrede mi mendis domajnnomon de Joker.com. Mi ricevis retleteron, dirante, ke oni eltiris la monon de mian debetkarton kaj mi pli malfrue ricevos pli da informoj. Mi jam ne ricevis tian. Joker.com estis ŝatita registranto, do mi esperas, ke mi ne estis rabita.

Nu, se mi ricevos mian domajnnomon, ĉi tiu blogo haveblos ĉi tie.

La sekva paĝo »

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.