Mi bone faris je mia dietado
Mia patrino faris kapsikaĵon (raguon kun kapsikoj, bovaĵo, fazeoloj, tomatoj kaj spicoj), kaj mi manĝis neniom da ĝi. Mi ordinare manĝas ion ajn, kio estas disponebla. Mia celo estas ĉesi tion kaj espereble maldikiĝi de minimume dek-kvin kilogramoj dum la jaro. Nu, se mi povos ne plu manĝi antaŭ ol mi dormas, mi povos diri, ke mi hieraŭ ĝuste plenumis mian dietplanon.