La problemoj kun PDF-doserioj
Jeff ATWOOD rebatas kelkajn argumentojn favore al PDF kontraŭ HTML. Tio estas interesa legotaĵo se oni komprenas la anglan; se ne, la resumo:
- Nenia indiĝena maniero por indiki, ke la ligcelo estas PDF-dosiero.
- Nenia maniero por scii, ĉu la leganto havas PDF-legilon.
- La prezentado preskaŭ nepre ne tiom pli bonas, ke la uzo de PDF estas pravigita.
- Kial prizorgi du versiojn de la sama dokumento: la ekrana HTML kaj la printila PDF?
Mi aldone povas pensi du aldonajn kialojn:
- Eble la PDF-dosieroj aspektas, kiel la verkisto intencis, sed la skribado ĉiam estas laŭ miaj preferoj aŭ tro malgranda aŭ tro vasta.
- La forto de HTML estas, ke anstataŭ la verkisto aŭ redaktisto la leganto regas, kiel la dokumento elmontriĝos. Tio estas la forto ne malforto de HTML. Eble printistoj, kiel ni diras en la angla, ne povas vidi la arbaron pro la arboj.
Se vi provizas rimedon nur en HTML, la rimedo devas legendi antaŭ ol mi legos ĝin. Se mi ne ege volas legi ĝin, mi nur ne legos ĝin.