La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-jan-18

Sun akiris MySQL-on

Arkivita sub: Libera Programaro de Keĉjo je 06:29 UTC

Laŭ artikolo de Maĉjo la firmao Sun (plej konata pro Ĝavo) aĉetis ĝin por mil iliono da dolaroj. Ĉu tio helpos aŭ malhelpos liberan programaron?

Certe Sun havas malbonan historion ĉe la libereco de la fontoteksto de Ĝavo, sed ĝi havas aliajn liberajn programojn (inkluzive de la operaciumo Solaris, bazita sur Unikso). Certe ni zorgaĉos kaj ĉagreniĝos malpli kun Sun ol kun Oracle (kiu jam posedas InnoDB-on, la datumbaza motoro de MySQL) kiel la posedanto.

Mi nur scivolas, kial oni sentas, ke MySQL tiom valoras?

Altlernejoj estas multekostaj

Arkivita sub: Edukado, Vivo de Keĉjo je 02:55 UTC

Ĉi tiu semestro estas la unua dum kiu mi havis elspezi el mia “poŝo”. Post kiam financa helpo pagis mian enlasadon 606 dolaroj restis. Tiam mi devis pagi 501,50 pro lernolibrojn. Nun, mi ĵus elspezis 145 pro grafeiga kalkulilo. Aldone mi bezonas komputilriparan ilaron pro mia klaso Komputila prizorgado kaj riparo, kaj formalaj vestoj por mia prezentado en Enkonduko al komercarto (malgraŭ tio, ke mi ne havis postenon ĝis jaroj). Do, tio verŝajne estos kelkaj cent dolaroj, kiuj ne estis kovritaj de financa helpo.

Mia tago ne en la altlernejo: 2008-01-17

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 02:31 UTC

Ne estis klasoj hodiaŭ pro la vetero (stratoj kovritaj per neĝo kaj glacio). Tio estas bona, ĉar mi povis kaj dormi kaj fari mian algebran laboron. Ne estos alia tago de klasoj ĝis mardo.

Mia tago en la altlernejo: 2008-01-16

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 00:34 UTC

Ne multe okazis. La direktoraro elsolvis la ĉambrojn por ĉiu klaso. En Komercarto 100 ni vidis prezentadon. Mi malkonsentas kun komerco ĝenerale (samkiel en Direcktado 110). Sed mi supozas, ke estas la stato de la homaro: egoisma kaj avareco, kaj tiuj kun moralaj ideoj pri la traktado de siaj proksimuloj estas nejuste regataj.

La instruisto menciis, ke la nuna, juna generacio en Eŭropo nur parolas la anglan, escepte de kun siaj gepatroj, kiuj ne parolos ĝin. Mi ne kredas tion; mi opinias, ke ĝi estas reva. Multe da peno estas bezonita en la akirado de nova lingvo. Aldone lerteco estas bezonita; do, nur tiuj, kiuj havas la lertecon lerni la anglan povos sukcesi, ĉu ne?

Krome mi opinias, ke ĉiuj parolanta la saman ĉeflingvon estas malbonan (mi certas, ke la plejmulto de lingvosciencistoj samopinius). Helplingvoj klare gravas, sed komuna ĉeflingvo detruos la lokajn kaj ni jam scias, ke tio estas malbona: kun la lingvoj ankaŭ mortas la kulturoj (respekto de diversaj kulturoj estis unu el liaj punktoj; kia kontraŭdirado!).

En Tekstprilaborado ni diris la aliajn studentojn pri ni. Mi malŝatas tion, sed mi travivis ĝin. La bela viro, kiu estas en du el miaj klasoj nomiĝas Kalebo. Li studas esti aŭkciisto. Mia onklino ankaŭ estas en ambaŭ el la klasoj, kaj ŝi menciis, kiel amorveka Kalebo estis, kiam li elmontris aŭkciadon en la antaŭa klaso. Mi volis diri, ke li ne bezonis aŭkcii por esti amorveka, sed mi ne diris tion pro la verŝajnaj sekvoj (mi ne volas lin eviti min kaj mi ne jam pretas elŝrankiĝi al mia tuta familio).

Ni devas fari du ĉapitrojn en tiu klaso, pro la lunda ferio (tago de Martin Luther KING, Jr., la iniciatinto de egalaj rajtoj por nigruloj en Usono, murdita pro siaj penoj).

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.