La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-jan-25

Nova meta-etikedo por norma sekvado

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 23:52 UTC

Ĉar Esplorilo ŝanĝas aferojn en ĉiu eldono kaj tio “rompas” iujn TTT-ejojn, Mikrosofto kunlaboris kun iuj (sed ne ĉiuj) WaSP-anoj liveri novan manieron per kiu la TTT-legilo povas certi pri la normeco de paĝo, per nova meta-etikedo.

Tamen pro konsento pri kaŝado inter Mikrosofto kaj la koncernaj WaSP-anoj ne ĉiuj WaSP-anoj helpis la decidon. Fakte multaj malkonsentas.

Jam ekzistas multa kontraŭstarado. Klare la ĉefa problemo estas, ke se oni ne uzas la meta-etikedon, Esplorilo faros sian paĝon kiel en Esplorilo sepa. Tio estas malaprobinda konduto (la prava konduto estus fari paĝon laŭ la plej bona stato, se meta-etikedo ne ĉeestas). TTT-disvolvantino SHELLEY havas multajn bonajn plendojn kontraŭ la propono kaj ankaŭ ligas al aliaj kontraŭstaraj blogeroj.

Ĉi tiu novaĵo rilatas kun la novaĵo pri la sukceso de Esplorilo oka je la acidotesto dua. Ĝi nur sukcesas se oni uzas la meta-etikedon, kaj tio estas vera pri la estonteco. Mia argumento kontraŭ ĉi tiu frenezaĵo estas, kial zorgas se paĝo rompiĝas? Vere mia blogo ne ĝuste funkcias en pli malnovaj eldonoj de Esplorilo, sed tio estas maloftaĵo (krome ĝi efektive pli bone funkcias en novaj eldonoj). Sed se la paĝo rompiĝas, tio plej verŝajne nur estos negravaj aferoj supraĵaj.

Eble pli bona ideo estas uzi sistemon kiel kun ŝprucfenestroj. Permesi, ke uzantoj ebligu regadon de TTT-normoj, escepte de en TTT-ejoj en listo. Mi opinias, eble malprave, ke plejparto el TTT-ejoj ĝuste funkcios inter eldonoj (kaj tiuj, kiuj ne estas malbone faritaj).

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.