La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-feb-01

Johano EDWARDS ekskandidatiĝis

Arkivita sub: Politiko de Keĉjo je 15:50 UTC

La bela EDWARDS ekskandidatiĝis antaŭ du tagoj. Li lasos, ke CLINTON kaj OBAMA povu helpi la historion fari sian propran vojon.

Kun nur ino kaj nigrulo kiel demokrataj ĉefkandidatoj, ĉu ni povos venki? Ĉu Usono vere tiom libera disde antaŭjuĝoj, ke ili voĉdonos malplimultanon? Aŭ ĉu nur ke ĉiuj tiom malamas la respublikanojn?

Mi estus voĉdonis je EDWARDS. Mi ŝatis lin. Li estas eturbetan ulon, kiu havis bonajn ideojn por plibonigi la landon (ekz-e senpaga altlernejo por studentoj, kiuj laborus je 10 horoj en ĉiu semajno, programoj por la forigo de malriĉeco kaj malsato k.t.p.). Lia eturbeteco tamen bedaŭrinde aldonis al si tro da religieco (li estis fundamentisto), sed neniu perfektas (kaj li havis bonajn ideojn, kaj mi supozas, ke lia kontraŭstarado al geja kunedziĝo ne koncernas min (ĉar mi klare neniam havos veran amrilaton), aparte de la principoj pri bazaj homaj rajtoj, kiujn mi ŝatas kaj kredas).

W3C fermis sian DOM-laborgrupon

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 14:52 UTC

La unuigita laborgrupo, kiu produktis DOM-ajn nivelojn unua, dua kaj tria ne plu ekzistos. Anstataŭe apartaj laborgrupoj produktos DOM-specifojn por siaj propraj regionoj: ekz-e la SVG-laborgrupo produktos specifojn por SVG, la HTML-laborgrupo por HTML, la laborgrupo pri TTT-aplikaĵoj por TTT-aplikaĵoj k.t.p. Ĉi tiu plej verŝajne estas la plej bona vojo por la estonteco de DOM.

Mozilo estas dek-jaraĝa

Arkivita sub: Libera Programaro, TTT-legiloj de Keĉjo je 04:20 UTC

En januaro de 1998 Netskapo decidis eldoni la fontotekston de sia TTT-legilo (Navigilo). Ĝi iĝis libera programo, eldonita laŭ la kondiĉoj de la MPL (Publika Permesilo de Mozilo), kiu permesis la malliberajn aldonojn de Netskapo.

Nun, Netskapo estas morta kaj la TTT-legilo Fajrovulpo estas la dua plej populara TTT-legilo.

La programo efektive ne eldoniĝis ĝis marto kaj muntaĵoj ne aperis ĝis marto de 1999.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.