La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2008-feb-07

WordPress 2.3.3-a

Arkivita sub: Blogo de Keĉjo je 20:24 UTC

Mi aktualigis ĝis tiu eldono. Ĝi inkluzivas sekurecajn kaj cimajn riparojn. Mi ankaŭ promociis la kromprogramon Bad Behavior de 2.11 ĝis 2.13.

La bloga promocio ankaŭ inkluzivas la novan eldonon de mia etoso. Ĉu vi ŝatas ĝin? Mi opinias, ke ĝi pli bone aspektas al la eksa kaj pli konsekvencas ol ĝi. Tamen mi ne certas, ĉu la olivkolora fono estas plej taŭga. Ĉu vi havas komentojn?

Mia tago en altlernejo: 2007-02-06

Arkivita sub: Edukado de Keĉjo je 01:18 UTC

Mi eniris en la klason Enkonduko al komerco. Mi parolis kun la viro; mi volas sidi apud li lunde kaj espereble tiam ekscii lian nomon. Mi kaj miaj samklasanoj parolis dum ni atendis la instruiston; finfine iu demandis fakultatanon kaj malkovris, ke la instruisto ne estas en la urbo je tiu tago.

Mi intencis legi mian kromlibron por tiu klaso kaj la viro iris al tiu etaĝo. Sed li komencis grumpi la stuparon, do mi iris en la bibliotekon. Tie estis mia amikino Tonjo, kun kiu mi nur kunparolis rete kaj ne renkontis persone ĝis hieraŭa nokto. Ni parolis kaj mi apenaŭ legis la libron.

Kiam Kalebo eniris la bibliotekon, ŝi diris al mi, ke li estas homofobiulo. Domaĝe ke iu tiom bela povus esti tiom aĉa. Mi tiam iris al mia fina klaso, pri tekstoprilaborado, tamen mi jam finis la enklasan taskon. Mi ankaŭ havas eksterklasajn taskojn, kiujn espereble mi povas fini per liberaj programoj.

Motorata per WordPress 2.7

Bad Behavior has blocked 30 access attempts in the last 7 days.