Mi sentas la foreston de gaymenrule
Mi fojfoje ligis al unu el iliaj artikoloj, sed ne sufiĉe. Ili komencis en Blogger, kie mi komentis kaj ili ligis al mi (kaj ĉiuj komentintoj). Ili malfrue moviĝis al WordPress, kiu estas pli bona servo (sed mi rekomendas, ke oni funkciigu sian propran blogon kaj ne uzu servojn).
La blogo komenciĝis de Daĉjo (alinomita La geja ulo). Li mortis pro kancero kaj aliaj daŭrigis la blogon. Ĝi estis la plej bona geja blogo. La plejparto el gejaj blogoj estas tedaj, sed gaymenrule pruntis la juvelojn el la aliaj gejaj blogoj por fari la plej interesan el la anglalingva geja blogujo.
Mi ĉiam memoros ilin pro atentigi min pri la amorveka bildo, la usona geja terarmeo:

Ĝoju la vidon! Kaj funebru la foreston!