Mia tago en altlernejo: 2008-02-11
Mi volis frue alveni por ke mi povu fini mian laboron en WORD, sed mi ne eliris el la domo ĝis malfrue kaj nur havis proksimume duono da horo. Sed mi finis du el la tri aferojn en tiu tempo. Tamen mi konsciiĝis, ke mi lasis mian datumportilon en la klasĉambro je vendrede, do mi devis sendi la dosierojn al mi per retpoŝto. Mi tiam finis mian trian taskon post mia klaso Komputila riparo.
Kiam mi iris al mia klaso pri WORD mia instruistino donis al mi mian datumportilon, do ĉio estas bona. Mi finis ĉiujn taskojn, do neniuj poentoj estis forigitaj de miaj rezultoj.
Mia instruisto de komerco ne ŝatis, ke nur unu el ni estis volonta esplori temon. Li diras, ke tiuj el ni, kiuj ne interesiĝas en la funkciado de komerco ne restos. Sed mi studas komputikon; mi ne zorgas pri komerco preter restado de dungo, kaj espereble mi povos labori per komputilo (precipe pro mia malŝatindo).