Mia tago en altlernejo: 2008-02-15
Ne multe raportinde. En Altnivela algebro, la sola klaso je tiu tago, la lekciono temis pri neegalaĵoj, facila temo, kiun mi memoris el Meznivela algebro. Post klaso tiuj el ni, kiuj testiĝis ricevis niajn rezultojn. Mi estis tima, sed mi sciis, ke mi devus iam ekscii ilin. Surprize mi ĝuste prilaboris 39 el 40 problemojn. Es la unu problemo, kiun mi maltrafis mi uzis anstataŭ minussigno plussignon.
Mi decidis ne plu ĉeesti ĉe Enkonduko al komputiko. Mi malamas tiun klason kaj ne kredas, ke ekzistas kialo por reveni. Mi decidis ŝanĝi al lingvoscienco mian kampon. Do mi nur eksiĝi el la unu komputiko klaso (sed ne la alia), kaj ŝanĝi la kampon al Ĝenerala edukado (ĉar mia altlernejo ne havas programon pri lingvoscienco) kun fokuso pri anglalingvaj, hispanalingvaj kaj interkulturaj kursoj, kaj tiam studi lingvosciencon en universitato post diplomiĝo.