Etaj plibonigoj al mia etoso
Mi alŝutis la novan eldonon de style.css por la plena vido de mia vizaĝo (mi bedaŭras se ĝi naŭzas vin). Mi ankaŭ eniris en la MySQL-administrilon kaj aldonis la komandojn por ebligi rilatajn blogerojn (la inkluzivita programeto ne funkciis, nek ĉe mia loka servilo nek ĉe la fora). Espereble ĉi tio estos la fina ĝisdatigo de mia etoso antaŭ la sekva eldono de WordPress.